Posts

Showing posts from April, 2015

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-04-27 21:23 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-04-26, dim Komentario: Johano 10:11-18 ... Pregho por la viktimoj de la nepala ​ ​ tertremo, mesagho al la apostola nuncio en Nepalo; pri la Bona ​ ​ Pashtisto (Joh. 10:11-18); Marie-Elisabeth Turgeon (1840-1881), modelo ​ ​ de la konsekrita vivo, beatproklamita en Kanado; peto al chiuj ​ ​ fideluloj: ne forgesu preghu por mi ... Pastra ordino al 19 diakonoj; ​ ​ solidareco, sociala valoro de sankta Johano Paulo la dua; papo ​ ​ Francisko kaj la monda ekzpozicio Expo Milano; nova tvitera mesagho. 2015-04-23, jhau Scolas Ocurrentes kaj la monda geknabaro: kiam socio kashas Dion, oni ​ ​ forjhetas la homojn ​ ​ Festo de sankta Georgo, nomfesto de papo Jorge Bergoglio, intervjuo ​ ​ kun la papa ceremoniestro, monsinjoro Guiller

RENKONTO DE ESPERANTISTOJ EN LA PARAIBA VALO

Image
RENKONTO DE ESPERANTISTOJ EN LA PARAIBA VALO http://esperanto.brazilo.org/archives/899 ​ Porto dos Bandeirantes – Lorena (SP, Brazilo) LORENA – 31/05/2015 CASA DA CULTURA R. Viscondessa de Castro Lima, 10 ​ ​ PROGRAMO 10 h: Malfermo 10:15 h: Prelego (Marcio Nascimento/RJ) 11 h: Ekskurseto 12:30 h: Tagmanĝo 14 h: Guto da Gramatiko 14: 15 h: Didaktika prezento (Frederico Salmi, el Guaratinguetá) 15 h: Prezento kaj diskuto pri filmo 15:30 h: Esperantoasocioj sin prezentas (AERJ, KKE, EASP) Lorena Esperanto-Klubo atendas vin! ​ -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Sincereco de Joĉjo

Image
La patrino de Joĉjo estas graveda, kaj ŝi demandis lin, kion li deziras gajni: fraton aŭ fratinon. Joĉjo respondas: - Panjo, se mi povus elekti donacon, mi elektus biciklon! -- ​Kontribuo de Roze​   Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 4/26/2015 07:21:00 PM

Ho ve, virinoj!

Image
​   ​Polic​isto interkomunikante per la radiaparato: - Serĝento, ni alvenis al la krimscenejo. - Faru raporton .. - Virino mortigis sian edzon. Estis 35 tranĉilvundoj, du pafoj, sekvitaj de sufokiĝo kaj senkapigo. Fine, ŝi forbruligis lin. - Dio! Kio estis la motivo de tiu ĉi krimo? - Li surpaŝis la plankon, kiun ŝi estis puriganta... - Ĉu vi sukcesis kapti la virinon? - Ankoraŭ ne serĝento, ni atendas, ke la planko sekiĝu ... Polícia conversando no rádio: - Sr. sargento, chegamos no local do crime. - Passe um relatório.. - Uma mulher matou o marido. Foram 35 facadas, dois tiros, depois de asfixiar e decapitá-lo, e por fim o queimou. - Nossa qual foi o motivo do crime? - Ele pisou onde ela estava passando o pano... - E conseguiram capturar a mulher? - Não sargento,  estamos esperando o piso secar... ----- ​Kontribuo de Kelli​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURI

La sengraveco de Esperanto en la Universitato

Image
La sengraveco de Esperanto en la Universitato - http://esperanto.brazilo.org/archives/843 ​ Kiel persono ekstera al la Venezuela Esperanto-Asocio, mi volas kunhavigi mian perspektivon kaj tiun universitatan komunan pri la esperanto-lingvo; ĉar mi estas engaĝita en tiu afero ankaŭ en la universitataj rondoj. Eble ĉi vido pliriĉigos la percepton de la aktivistoj por la esperantisma movado; ĉefe kompreninte ke ĝis la nuntempo, la plejmulto da penoj por esperanto centriĝis je la akademio, serĉe al "oficiala" agnosko por tiu lingvo. En la Fako pri Filozofio de la Centra Universitato el Venezuelo, ekzemple, ekzistas neniu forta motivo por la studado je tiu lingvo. Tamen iuj studas ĝin por instrui la intelekton kaj aliaj prenas ĝin kiel suveniron [1], eĉ ne kompareblan kun la antikva greka aŭ la latina lingvo, tial ke ĉi lastaj estas realaj iloj por historia kompreno kaj esplorado. Enprofundiĝinte pli, dum la lastaj monatoj, en la historio kaj idiosinkrazio de la eo-movado,... Legu

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-04-20 23:49 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-04-19, dim Komentario: Luko 24:35-48 ... Elkora alvoko al la internacia komunumo post plua amasmortigo de enmigrantoj pro shiprompo; la atesto de la apostoloj kaj de kristanoj hodiau; pri la montro de la Sankta Tuko en Torino ... Audienco kun la prezidanto de la itala respubliko, Sergio Mattarella; la mondo devas havigi al si efikajn leghojn kontrau tiuj kiuj faras gravegajn krimojn kaj novajn formojn de sklaveco; povus esti ke papo Francisko vizitos Kubon dum sia vizito al Usono; vizito al la roma kolegio Janiculum honore al frato Junipero Serra (1713 - 1784); nova tvitera mesagho ... UN: konferenco pri la persekuto de la kristanoj je la globala nivelo. 2015-04-16, jhau Obeemo: Kiu ne kapablas dialogi, tiu n

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] La Minasa Konspiro

Image
  ​  "A Inconfidência Mineira foi a primeira tomada de consciência de que somos uma Nação e o primeiro movimento em prol de nossa Independência. Seu programa para dar-nos um Brasil livre e capaz de proporcionar melhores níveis de vida, de dignidade humana e de felicidade pessoal a todos nós." ​( Quadro colocado no átrio do túmulo dos Inconfidentes. Museu da Inconfidência - Ouro Preto) La Minasa Konspiro estis la unua alprenita konscio, ke ni estas nacio, kaj ĝi estis la unua movado por nia sendependeco. Ĝia programo, por doni al ni liberan Brazilon, estas kapabla provizi pli bonajn vivnivelojn, homaran dignon kaj personan feliĉecon al ĉiuj ni." (Enkadrigita ​​ Teksto ĉe la tombeja atrio de minasaj konspirantoj - Muzeo de Minasa Konspiro - Ouro Preto, Minaso, Brazilo)​ --  ​Kontribuo de Kelli (PMA).​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekst

Elsendo de Pola Retradio

Image
Afrika Rifuĝinto Laŭvica fragmento de la romano "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas aŭdebla en la 432a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org . En la informa parto ni referencas al la drameca situacio en la sudo de Eŭropo pro lavange alvenantaj enmigrantoj kaj la problemo de la homkomerco. La temo el la pola gazeterao traktas la staton de la pola sanservo. En la scienca bulteno ni informas pri la ŝanĝiĝinta en Pollando drinkokulturo. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. En la elsendo pri blanka lumturo kantas Kajto, kaj temas pri ilia kanzono el la KD "Duope". Informis: Barbara Pietrzak -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-04-13 20:53 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-04-12, dim Komentario: Johano 20:19-31 ... Meso de la Dimancho de la Dia Mizerikordo, mesagho por la jarcenta datreveno de la martirigho de la armenoj; paskan saluton al la fideluloj de la orientaj eklezioj; pri la senprecedenca perforto kontrau multaj kristanoj; nova tvitera mesagho. 2015-04-09, jhau Repacigho kaj la masakro de la armena popolo; sankta Gregoro de Narek, armena poeto kaj monahho, estos enskribita kiel doktoro de la eklezio ... Romo: Papo Francisko gvidos la vesperajn preghojn de la Dia Mizerikordo - buleo pri la Jubileo de la Mizerikordo, historio de jubileoj kaj la Sanktaj Jaroj - la papo akceptis audience la prezidanton de Slovakio, Andrej Kiska - nova tvitera mesagho ... Konstantinopolo:

Elsendo de Pola Retradio

Image
Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/792 ​ La antaŭmikrofona gasto de la 430-a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org   estas Claude Nourmont, havanta en la Lilla LKK multajn respondecojn, i.a. pri teatraj spektakloj. Pri ili, pri iuj planoj ligitaj kun prelegoj rilataj al Francio kaj ekspozicioj ni interparolas en la hodiaŭa renkontiĝo. Nia aktualaĵo el Pollando rilatas al kritikaj voĉoj pri la lastaj (2014) komunumaj balotoj antaŭdate de la nunjaraj prezidentaj kaj parlamentaj. En scienca bulteno ni donas la atenton al la kampanjo de WWF koncerne endanĝerigitajn baltikajn mamulojn el la ordo de cetacoj. Krome ni parolas pri esploroj rilataj al la kvanto de plasto en oceanoj. Muzike akompanas nin Ĵak Le Puil kantante pri "Maro kaj Klifo". La kanzono devenas el lia lasta KD eldonita de Vinilkosmo "Sen elizi'". Novaĵo, sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun

Elsendo de Pola Retradio

Image
Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/750 ​ En la 429-a  E-elsendo ĉe  www.pola-retradio.org  ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo "Vizitinda Pollando" viziton sur la montopinto Sankta Kruco, de kiu deriviĝas la nomo de la tuta montoĉeno en la suda parto de la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri omaĝa monero dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a kaj pri nova itinero en Hispanio Tereziana atendanta ankaŭ polojn. Antaŭ la kulturkroniko ni notas informe la 5-an datrevenon de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko, en kiu pereis 96 personoj. Nia E-informo rilatas al la aktivadoj de Hispana E-Federacio kadre de la Jaro M60 kaj ĝia kontakto kun Unesko-klubo en Madrido. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero, en kiu ni i.a. notas la 2-jariĝon de nia redakcia retejo kaj dankas al la martaj subtenantoj. Fragmente ni memorigas la kanton "Ne forgesu min" en la plenumo de Mélanie Prin. La porokaza kaj

Gramatikero: NENIE

Image
Gramatikero: NENIE - http://esperanto.brazilo.org/archives/741 ​ Vizitu:  http://gramatikero.blogspot.com.br/    NENIE Advérbio que significa "em lugar nenhum" : - Kiu kutimas ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi. (Quem costuma tudo julgar, em nenhum lugar pode se refugiar.) - Nenie semata, ĉie trovata. (Em nenhum lugar semeado, em toda parte encontrado) - Nenie mi vidis tiel malbonajn pafistojn. (Em nenhum lugar vi tão ruins atiradores.) - La flugiloj de l' muelejo rapide turniĝas, kvankam vento blovis de nenie.(As asas do moinho giravam rapidamente, embora não soprasse vento de nenhum lugar.) - Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien. (Com Deus você irá a toda parte, sem Deus a nenhuma.) - Nenie mi havis tiel bonan akcepton. (Em nenhum lugar tive tão boa recepção.) - Vere ŝajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! (Na verdade, me parece que em nenhum lugar no mundo se respira tão perfumado ar, como em nossa região!) ​

Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana

Image
​​ ---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-04-06 19:40 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-04-05, dim Paskodimancho: Kun Jesuo Kristo kiu resurektis, la amo venkis la malamon, la vivo venkis la morton; danko por la donaco de floroj el Nederlando; du tviteraj mesaghoj. 2015-04-02, jhau Sankta Jhaudo: pastroj lernu esti lacaj lau bona maniero ... Papo Francisko che la roma malliberejo Rebibbia; celebroj de Sankta Vendredo; al la episkopoj kaj popolo de Kolombio: daurigi la agadon de justeco, frateco kaj solidareco por konstrui renovigitan socion; tvitera mesagho ... Jerusalemo: Neniu vera religio povas pravigi la perforton; Romo: estas subskribita konvencio inter la Sankta Segho kaj la Itala Respubliko koncerne fiskajn temojn; Kenjo: kreskis la nombro de viktimoj de la mortiga atako kontrau studen

Entuziasmigi klerulojn por nia lingvo

Image
Entuziasmigi klerulojn por nia lingvo - http://esperanto.brazilo.org/archives/696 ​ Se ni volas porti nian lingvon al novaj homoj, ni devas demandi nin kiel la lingvo povus servi al ili. Lerni novan lingvon – eĉ se temas pri la relative facila Esperanto – ja signifas multe da dediĉo por tiu afero. Do ni devas pripensi per kiuj argumentoj ni povas logi homojn al lingvokurso aŭ simila aranĝo. Kiun utilon havos la kono kaj scipovo de la lingvo por certa homo? Ni ja scias ke Esperanto en la hodiaŭaj cirkonstancoj ne povas doni la saman utilon ol aliaj lingvoj, ĉar estas nur malmultaj parolantoj. Sed troviĝas almenaŭ parolantoj de la lingvo en la tuta mondo kaj tiu tutmondeco ja… Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe …   Esperanta Retradio ​

Rakonto el Pasko

Image
Rakonto el Pasko - http://esperanto.brazilo.org/archives/724 ​ Iam estis viro, kiu diferenciĝis inter la aliaj. Liaj vortoj portis tiel grandan revolucion, ke ĝis hodiaŭ ni vidas lian resonadon en niaj vivoj kaj en la socio. Tiu homo estis persekutita, arestita kaj mortigita pro io, kion li kredis. Post li resurektis por pruvi tion, kion li predikis. Tiu historio, kvankam konata kaj celebrata ĉiujare povas esti uzata en nia ĉiutaga vivo. Ĉiumomente, ni estas sub provoj, testataj, persekutataj kaj kelkfoje eĉ "mortigataj", sed malmultaj klopodas leviĝi kaj konkeri sian propran resurekton, personan aŭ profesian. Pensu tion. Ĉu ne estas horo por resurekti? Feliĉan resurekton, feliĉan paskon. Luis Alves El   www.frasesdepascoa.com.br ​

Muziko tamen plisaĝigas

Image
Muziko tamen plisaĝigas - http://esperanto.brazilo.org/archives/694 ​ La klasikan muzikon ĉirkaŭas la aŭro de klereco kaj talento. Gepatroj profitas ĝin por akceli siajn infanojn. Sed ĉu Mozart vere saĝigas, tio jam delonge estas disputata. Studaĵo el Finnlando donas al la debato novan impulson. Esplorista teamo ĉirkaŭ Irma Järvelä, docentino pri medicina genetiko ĉe la universitato de Helsinki, esploris la efikon de klasika muziko pri la homa cerbo. La rezultoj kiuj estis publikigitaj en faka revuo unuafoje montras ke aŭskultado de muziko plialtigas la esprimon de certaj genoj kaj malaltigas la esprimon de aliaj. Tiel kognaj kapabloj kiel lernado kaj memorkapablo povas plifortiĝi. (Genesprimo estas la kaŭzo por… Legu pli kaj aŭskultu la tekston ĉe…   ESPERANTA RETRADIO ​

Elsendo de Pola Retradio

Image
Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/722 ​ En la 427-a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org   ni proponas interparolon kun nia redakcia kolego Maciej Jaskot pri lia antaŭnelonga vizito en Italio en la rolo de tradukisto dum la serĉado de fontmaterialoj ligitaj kun papo Johano Paŭlo la 2-a. Komence post mallongaj aktualaĵoj sekvas kulturkronika informo ligita kun muzikaj eventoj de Sankta Semajno. E-komunuma informo kaj Leterkesto kompletigas la enhavon de la elsendo. La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko Novaĵoj. Interparolo estas aŭdebla aparte en la rubriko "Antaŭ la mikrofono". ​

Muzika dramo en Amsterdamo

Image
Muzika dramo en Amsterdamo - http://esperanto.brazilo.org/archives/689 ​ Empatia kuraĝigo de dirigento savis koncerton Ĝenerale la dirigentoj, aparte tiuj, kiuj estras famajn orkestrojn, estas tre severaj kaj kondutas preskaŭ tiranece. Sed kompreneble estas esceptoj. Ĝuste antaŭ kelkaj jaroj, en la fama kaj ekskluziva Concertgebouw de Amsterdamo, la itala dirigento Riccardo Chailly {Rikardo Ŝeì] per sia empatia kuraĝigo elturniĝis el tre fuŝa situacio, kiu riskis transformi koncerton en katastrofon. La unua sono aŭdigita de la orkestro kaŭzis al la solisto, la fama pianistino Maria João Pires,…. Legu pli kaj aŭskultu ĉe   Esperanta Retradio ​

Elsendo de Radio Rio-de-Ĵanejro

Image
Elsendo de Radio Rio-de-Ĵanejro ​ Programo Spiritismo-Evangelio-Esperanto (Radio Rio de Janeiro) Dulingva programo (portugala/Esperanto), elsendita je la 29-a de Marto 2014, sub la aŭspicioj de Brazila Spiritisma Federacio. Enhavo: Leciono n-ro 150 el la libro "Vivo Feliĉa", verkita de Joanna de Angelis/Divaldo Franco. Ĉapitro IV el la libro "Ago kaj Reago", de Andreo Ludoviko/Chico Xavier. Movadaj informoj. Gramatiko: prepozicioj. Testu viajn konojn. Zamenhofa proverboj. Poŝa vortaro. La Spiritsma Doktrino en Esperanto: "La Libro de la Spiritoj" (Allan Kardec) – demando 306B; "La Evangelio laŭ Spiritismo" (Allan Kardec) – ĉapitro XI, paragrafo n-ro 6. "Kristana Agendo", verkita de Andreo Ludoviko/Chico Xavier, ĉapitro III. Redaktoro/parolisto: Elmir dos Santos Lima (foto) Sondosiero ĉe:     Radio Rio de Janeiro Informis: Fabiano Henrique ​ (​ www.esperantoilustrita.blogspot.com ​ ​)​