Posts

Showing posts from March, 2015

Elsendo de Pola Retradio

Image
Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/681 ​ La 31-an de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo al la 100-a UK en Lillo. Kuntekste de tiu informo en la 426-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org   ni prezentas interparolon kun LKK-respondeculinoj pri ĝia ekskursa programo. Detaloj pri ekskursoj troviĝas en la paĝo:   http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/kongreso/programo/ekskursoj-tuttagaj.htm . Ili troviĝas ankaŭ en la 2-a Bulteno, sed ja estas tute aparte sprone aŭdi pri la preparlaboroj flanke de la respondeculoj mem Katja B. kaj Armelle P. La lasta Palma Dimanĉo inaŭguris la periodon de Granda aŭ Sankta Semajno. Niaj aktualaĵoj do rilatas al tiu temo kaj ni informas i.a. pri relative nova fenomeno, kiu estas Nokto de Pekkonfesejoj. Gilowice estis nur unu el la lokoj, kie lastdimanĉe okazis la rivalado por la plej belaj Paskaj Palmoj, lastlunde aliflanke okazis interesa koncerto, komence de aprilo aperonta surdiske "Popola Rekviemo". Pasko

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-03-30 22:27 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-03-29, dim Komentario: La Pasiono de Jesuo Kristo (Marko 14) ... Palmodimancho: Papo Francisko komencis la ritojn de la Sankta Semajno ... Pri la viktimoj de la aviadila katastrofo en Francio kaj la Monda Tago de la Junularo en Krakovo ... En aprilo la papo akceptos audience la novan prezidanton de Italio Sergio Mattarella; kondolenco pro la forpaso de Mar Dinkha la kvara, la patriarko de la Asira Eklezio de Oriento; sankta Teresa de Avila, tute escepta virino, majstrino de preghado; du novaj tviteraj mesaghoj. 2015-03-26, jhau Monda preghado por la paco proponita en la 500a datreveno de la naskigho de sankta Teresa de Avila por ke la fajro de la amo de Dio venku la brulegojn de la milito kaj la perforto; ne

Neperfektaj Rimoj

Image
Neperfektaj Rimoj - http://esperanto.brazilo.org/archives/677 ​ NEPERFEKTAJ RIMOJ El la blogo de  Paŭlo Sergio Viana La pacienca leganto bonvolu voĉlegi ĉi tiujn versojn: ´Ne mi a ŭtoras pri mia poemo sed  ĝi sin verkas kaj sin pensas mem, kiel polp´ malrapide sin etendas sur la profunda oceaninterno, abismo, de marfloroj la lo ĝejo. Kaj mem per memorplumo  ĝi sin verkas, per plumo ama kaj per plum´ turmenta, per  ĉio, kion donas memorsento: viza ĝo, kaj pejza ĝo, kaj intensa pulsado de la lumo en  mateno.´ Ili estas la du unuaj strofoj de ´La Poemo´ , kiu malfermas la volumon ´Tiu muziko´ , de Ivan Junqueira, eldonejo Rocco, 2014. Granda poeto, kiu meritas longajn konsiderojn, multe super tio, kion mi pretendas. Miaflanke, mi koncentriĝas je liaj rimoj. Je liaj majestaj neperfektaj rimoj. Se la leganto konsentis voĉlegi, tiam li jam perceptis tion, kion mi diros.   Continue lendo  → ​

Morta moviĝo

Image
La instruistino demandis:  - Kion vi deziras, ke oni parolu en via funebra vigilo? La unua lernanto respondis: Mi deziras, ke oni parolu, ke mi estis bonega kuracisto kaj patro. La dua respondis: Mi deziras, ke oni parolu, ke mi estis mirinda homo, bonega patro kaj grava instruisto por la edukado de infanoj. Tiam  Joĉjo diris: - Mi tre ŝatus, se ili dirus: ..." vidu, li sin movas!" --  Kontribuo de Roze (PMA)​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 3/29/2015 06:18:00 PM

BEL-Konferencoj 2015

Image
BEL-Konferencoj - http://esperanto.brazilo.org/archives/668 ​ Partoprenu en la plej grava evento de brazilaj spertuloj pri Esperanto kaj universitataj temoj. Organizita de  LIGA BRASILEIRA DE ESPERANTO. La resumoj de la prelegoj estas en libreto, disponigita senpage tra la reto en la   jena ligilo . ​

Esperanto sem Mestre

Image
Esperanto sem Mestre - http://esperanto.brazilo.org/programa-mia-amiko/gramaticas-e-dicionarios/esperanto-sem-mestre ​ O Esperanto sem Mestre é uma obra histórica e rica em gramática da língua internacional explicada em português. Ela foi escrita por Francisco Valdomiro Lorenz nos anos de 1930-40 e foi ampliada por Porto Carreiro Neto. Esse livro clássico guarda a peculiaridade de ser uma referência moderna de aplicação das regras do Esperanto com farta exemplificação em  um Esperanto de alto nível literário. Ela é indispensável para tradutores do português para o Esperanto e vice-versa. A cópia apresentada é um espelho a partir da 9ª edição. Sua disponibilização foi aprovada e liberada gratuitamente pela Federação Espírita Brasileira.  O grupo voluntário de esperantistas, que a digitaram e revisaram o EsM, participa do Esperanto@Brasil e do  Programa Mia Amiko . LINK para consulta em páginas da internet LINK para download em PDF LINK para download em MOBI LINK para download em EPUB &g

Gramatikero: NENIES

Image
NENIES Pronome invariável, que significa " de ninguém": - Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo. (Lembre-se que o Esperanto não é propriedade de ninguém.) - Mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon. (Estou muito satisfeito porque tenho meu pão e não preciso da ajuda de ninguém.) - Nenies opinion mi akceptas blinde. (Não aceito cegamente a opinião de ninguém.) - Mi fariĝos nenies sklavo. (Não me tornarei escravo de ninguém.) - Mi povus do hejmeniri senbrue dank' al mia ĉefŝlosilo, vekante nenies atenton. (Eu poderia então  entrar em casa sem barulho, graças à minha chave- mestra, não chamando a atenção de ninguém.) - La avantaĝo de la planlingvoj estas, ke ĉiu komencas sammaniere, ĉar ĝi estas nenies nacia lingvo. (A vantagem das línguas planejadas é que cada um começa da mesma maneira, porque ela não é língua nativa de ninguém.) -- Postado por Blogger no GRAMATI

Pola Retradio: ĉi-vendreda elsendo

Image
​ ​ En la 425-a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org   ĉi-semajne ni proponas laŭvican legendon ligitan kun Varsovio, pri terura Bazyliszek, kies rigardo ŝtonigadis homojn. Komence en nia kulturkroniko ni informas pri la 2-a Festivalo de la Pasiona Muziko en Szcecin (la nordokcidenta Pollando), pri ekspozicio kaj aŭkcio de i.a. paskaj ovoj en Lodzo kaj pri la Paskolunda tradicio de pilgrimoj al Emaus nur por viroj. Muzike ni akompanas la informojn per fragmentoj de la Pasiona Lamentado, kiu en la varsovia preĝejo de Sankta Kruco estas praktikata dum Karesmo ekde 1704-a jaro. La E-komunumaj informoj rilatas al la nuna stato de UEA-membraro kaj la 15-a Printempa Renkontiĝo en Hanojo. La kulturkronikaj informoj kaj la legendo pri Bazyliszek estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. ​ ​ ​ http://esperanto.brazilo.org/archives/650 ​

Elsendo de Radio Rio de Janeiro

Image
Elsendo de Radio Rio de Janeiro - http://esperanto.brazilo.org/archives/629 ​ Programo Spiritismo-Evangelio-Esperanto (Radio Rio de Janeiro) Programo elsendita je la 22-a de Marto 2014, sub la aŭspicioj de Brazila Spiritisma Federacio. ( en la portugala kaj en Esperanto ) Enhavo: Leciono n-ro 140 el la libro Vivo Feliĉa, verkita de Joanna e Angelis/Divaldo Franco. Ĉapitro IV el la libro Ago kaj Reago, de Andreo Ludoviko/Chico Xavier. Movadaj informoj. Gramatiko: prepozicioj. Testu viajn konojn. Zamenhofa proverboj. Poŝa vortaro. La Spiritsma Doktrino en Esperanto: La Libro de La Spiritoj (Allan Kardec) – demando 306A; La Evangelio laŭ Spiritismo (Allan Kardec) – ĉapitro XI, paragrafo n-ro 6. Kristana Agendo, verkita de Andreo Ludoviko/Chico Xavier, ĉapitro III. Redaktoro/parolisto: Elmir dos Santos Lima Retejo:  http://www.radioriodejaneiro.am.br/?page_id=170254 Informis: Fabiano Henrique ​

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-03-23 19:49 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-03-22, dim Komentario: Johano 12:14-21 ... Ke nia vivo estu kohera inter tio, ​ ​ kion ni diras, kaj tio, kion ni travivas ​. ​ La vortoj "ni volas vidi Jesuon" (Joh. 12:21) esprimas ion ​ ​ universalan; pri la Monda Tago de la Akvo; dankon al la napolanoj pro ​ ​ ilia varmega akcepto ... La vizito de papo Francisko al Pompejo kaj ​ ​ Napolo ... Movada informo: la 80a datreveno de la komenco de regulaj ​ ​ elsendoj en Esperanto fare de Radio Romo, transkriboj estas eldonotaj 2015-03-19, jhau Profundan doloron por la viktimoj de amasmurdo en Tunizo; reciprokaj ​ ​ bondeziroj inter Francisko kaj Benedikto; papo Francisko estos en la ​ ​ sidejo de UN la venontan 25an de septembro; la universitato estu ​ ​ orientita al D

Fwd: [KURIOZA KAJ GAJA] Ŝarĝo por Du Azenoj

Image
​ Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti. Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre. Daŭrigante la iradon, Afanti ŝvitegis sub la ŝarĝo ​. ​ Tion vidinte, la reĝo ŝercis: "Ho, mia Afanti, vi estas tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por unu azeno."  Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj replikis kun trankvilo: "Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas ŝarĝo por du azenoj ! " --  Kontribuo de Roze (PMA).​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 3/22/2015 12:35:00 PM

Himalaja Renkontiĝo 2015

Image
Himalaja Renkontiĝo 2015 - http://esperanto.brazilo.org/archives/583 ​ Sukcese Okazis 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo   La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2015.  En ĝi partoprenis entute 41 esperantistoj,  kaj simila nombro nur parte. La partoprenantoj inkluzivas 11 personojn el Brazilo, 5 el Japanio, 3 el Belgio, 2 el Italio, Po 1 el Rumanio, Danio, Svislando, Bulgario, Svedio, Tajvano, kaj Nederlando;  ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara celo de la programo  estis konigi Nepalon pere de la lingvo, Esperanto.   NEspA , kun granda tumulto ekde ĝia ekzisto pasis 25 jarojn. Ni celebradas nun la arĝentan jubileon kun diversaj programeroj. Ĉi-jara programo komenciĝis per tiu ĉi historia 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj aperigo de la revuo "Montejo". Ni planas daŭrigi esperantajn agadojn dum la tuta jaro por festi jubileon. Continue lendo  Himalaja Renkontiĝo 2015 → ​

[GRAMATIKERO] NENIU

Image
NENIU 1. Pronome indefinido, que mostra a inexistência ou ausência de algo ou alguém: - Tiu nekonata lando, el kiu neniu plu revenas. (Aquele país desconhecido, do qual ninguém mais volta.) - Neniun ni renkontis. (Não encontramos ninguém.) - Mi konas neniun en la urbo. (Não conheço ninguém na cidade.) - Kiu samtempe ĉasas du leporojn, kaptas neniun . (Quem caça duas lebres ao mesmo tempo, não captura nenhuma.) - Neniu el miaj invititoj  alvenis. (Nenhum dos meus convidados chegou.) - Inter tiom da libroj neniun mi povas elekti. (Entre tantos livros, não posso escolher nenhum.) 2. Pronome adjetivo, com o mesmo significado: -   Neniu sanktulo estas sen makulo. ( Nenhum santo é imaculado.) - Sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo. (Em todo o globo terrestre nenhuma criatura é tão abominável para mim, como a aranha.) - Neniun helpanton plu mi deziras. (Não desejo mais nenhum auxiliar.) - Ho ve, nun

Kie estas Portugalio?

Image
​​Jam longe Joĉjo estis sola en sia dormoĉambro​ kaj lia patrino volis scii, kio okazas​ al li​.  Kiam ŝi alvenis tie​n​, ŝi vidis la filon ​legante libron.  La patrino demandis: - Pri kio vi legas? - ​Pri geografio​ ​- li respondis​.​ La patrino, por scii ​ĉu estas vero​ aŭ ne,​ demandis​:  ​- Kie estas Portugalio​?  Joĉjo respondis: - ​En la paĝo 86!​ -- ​ Kontribuo de Roze (PMA) ​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
- --------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-03-16 20:09 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-03-15, dim Komentario: Johano 3:14-21 ... Dolorkrio pri la mortigaj atencoj kontrau kristanoj en Pakistano; alvoko por la loghantaro de Vanuatuo, trafita de ciklono; la amo de Dio estas senpaga kaj senfina (kp. Johano 3:14-21) ... Grandega surprizo kaj dankemo pro la anonco de ekstervica Jubilea Jaro; la episkopoj de Bosnio kaj Hercegovino renkontos papon Franciskon; nova tvitera mesagho ... Japanio: la japan eklezio memorigas la 150an datrevenon de la malkovro de la "kashitaj kristanoj"; Bjelorusio: kardinalo Parolin celebris meson en Minsko; Palermo: plurlingva kaj pluretna krucvojo por diri "ne" al la milito kaj novaj sklavecoj. 2015-03-12, jhau La profetoj en la historio de la rilatoj

Windows kaj Esperanto - helpu!

Image
Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio WINDOWS KAJ ESPERANTO - helpu! Mia entrepreno (Allsprachendienst Esperanto GmbH) submetis al Microsoft proponon por enkonduko de Esperanto-subteno por la programoj Windows kaj Office, kaj mi petas nun, ke multaj uzantoj subtenu mian proponon, tiel ke Microsoft konsideru la aferon serioze. Subtenu la proponon ĉe: http://office.uservoice.com/forums/285186-general/suggestions/7186982-esperanto-support-for-orthography-and-grammar-for Bonvolu favore voĉdoni por la propono,  ŝatigi la proponon, kaj samtempe bonvolu plivastigi mian supran mesaĝon al viaj esperantistaj konatoj. Amike Dietrich Michael Weidmann didi@esperanto.ch ------ László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S. www.eventoj.hu -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-03-09 22:38 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-03-08, dim Komentario: Johano 2:13-25 ... Frateca danko al chiuj virinoj ​ ​ laborantaj en la eklezio; pri la hodiaua evangelia legajho (Johano ​ ​ 2:13-25); invito esti pli proksimaj al la personoj en malfacilajhoj ​ ​ ... Papo Francisko vizitis roman parohhon; parolado al membroj de ​ ​ Komunio kaj Liberigho: konservu vigla la fajron de via renkonto kun la mizerikordo de Jesuo; 50a datreveno de la unua meso en la itala ​ ​ lingvo; 150a datreveno de la malkovro de la "kashitaj kristanoj" de ​ ​ Japanio; papo Francisko estos konfesprenanto en la vatikana baziliko; ​ ​ estas preparatoj la tekstoj por la Krucvojo che la Koliseo je Sankta ​ ​ Vendredo, la 13a de aprilo; nova tvitera mesagho ... Movada Informo: ​ ​ kvin mil

Esperantista antaŭjuĝo

Image
​ ​"​La antaŭjuĝo kontraŭ Esperanto ofte ekaperas en ni mem, esperantistoj."                                                                                 "O preconceito contra o Esperanto muitas vezes surge em nós mesmos, esperantistas." (Adonis Saliba) ​ ​ --  ​Kontribuo de Kelli​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 3/08/2015 07:17:00 PM