Posts

Showing posts from January, 2015

Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana

Image
From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-01-26 23:10 GMT-02:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-01-25, dim Komentario: Marko 1:14-20 ... Daure preghi por la unueco de la kristanoj; rekomenci en Ukrainio la klopodon por dialogi; Kristo, kiu sensoifigas nian malpacan koron; pri la Monda Tago de la Lepruloj; saluto al la filipina popolo de Romo; mesagho al la infanoj de la roma Katolika Agado ... La renkonto kaj la auskulto estas esenca por la islama-kristana dialogo; morala certeco kaj mallongigita procezo por la nuligo de geedzighoj; la spirita ekumenismo estas la animo de la ekumena movado; la kardinaleco estas vokigho kaj servo, ne la kulmino de kariero; nova tuitera mesagho ... Movada informo: Bibliaj Tagoj en Pollando 2015-01-22, jhau La popolo de Dio trovas en Jesuo esperon char li tushas iliajn korojn (kp. Marko 3:7-12) ... Papo Franci

Silenta Eco

Image
Du simplaj viroj interparolas, kaj la unua diris​,​ ke li eksedziĝos, ĉar  de tri monatoj lia edzino nenion parolas kun li. La dua respondas: Pensu bone​,​ amiko, nuntempe estas malfacile renkonti virinon kun tia eco.... -- ​Kontribuo de Roze.​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 1/31/2015 04:07:00 AM

Februara revuo Esperanto

Image
---------- Forwarded message ---------- From: UEA.ORG < reto@uea.org > Date: 2015-01-28 13:07 GMT-02:00 Subject: Februara revuo Esperanto en UEA.ORG Estimataj abonantoj de la revuo Esperanto, En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la februara numero de la revuo Esperanto. Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://reto.uea.org (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi). La enhavlisto de la februara kajero: 27 ... Malferme: Azio kaj la dinamiko de Esperanto – Probal Dasgupta. 29 ... Unua Alineo: E-sumoo: Forigu viajn nelegitajn librojn! M60: ni celu la neesperantistan publikon. 30 ... Dek Demandoj: GONG Xiaofeng ( Arko ): vicprezidanto de ILEI en Ĉinio, Arko prezentas panoramon pri Esperanto ĉefe en Ĉinio. 32 ... Interlingvistiko por esperantistoj: La du Lazaroj: du vivoj, du lingvoj. 34 ... Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj. 36 ... Esperanto | Azio: Artikolo de pluraj aŭtoroj

La Estro

Image
​ ​Viro eniras ​en dorlotbesta ​n​ vendejo ​n​ por aĉeti papagon, kaj vidas tri belajn birdojn, tute similajn, kaj demandas pri iliaj prezoj: - Tiu, kiu estas maldekstre, kostas 500. Respondas la vendisto. - Ve! Tiel multekosta! Kial? - Ĝi ja estas vere speciala papago, ĉar ĝi scipovas uzi komputilojn. - Mm... Kaj ĉi tiu, en la dekstra flanko? - 1000 estas taŭga kiel kontraŭpago por tiu besto. - Terure! Kial ĝi estas tiom altapreza? - Ĉar ĝi parolas la anglan, la francan kaj iom de la germana, krom uzi komputilon. - Kompreneble... Kaj tiu, kiu estas en la mezo de la sidstango? - Vi povos aĉeti ĝin, sed la kvanto por ĉi tiu papago estas 5000. - Fi!! Pri kio ĝi kapablas?! - Verdire, mi ne scias - respondas la vendisto - Mi neniam perceptis la kapablojn, kiujn ĝi havas. Mi pensas, ke li kapablas fari nenion, sed la aliaj nomas ĝin estro. --  ​Kontribuo de Carlos​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Ampleksante la ideojn

Image
​" Vojaĝi estas katastrofa por antaŭjuĝo, netoleremo kaj limigitaj ideoj; nur pro tio, multaj personoj devas multe vojaĝi. Oni ne povas havi larĝan vidkapablon, ampleksan kaj noblan pri homoj kaj aĵoj, vegetante en ia monda angulo dum la tuta vivo ​. ​ " (Mark Twain) "Viajar é fatal para o preconceito, a intolerância e as idéias limitadas; só por isso, muitas pessoas precisam muito viajar. Não se pode ter uma visão ampla, abrangente e generosa dos homens e das coisas, vegetando num cantinho do mundo a vida inteira." (Mark Twain) --  ​Kontribuo de Carlos​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Kastelo Greziljono anoncas sian programon kaj serĉas kunlaborantojn por aŭgusto

Image
​ ---------- Forwarded message ---------- From: François LO JACOMO < francois@lojacomo.eu > Date: 2015-01-19 20:16 GMT-02:00 Subject: kastelo Greziljono anoncas sian programon kaj serĉas kunlaborantojn por aŭgusto Kara amikoj Per la ligita bondezirkarto, la franca Esperanto-kastelo deziras al vi pacan jaron 2015 ... kaj informas pri sia programo: 2015-apr-03/08: Renkontiĝo de Interkant' kaj kunkantado kun La Kompanoj 2015-apr-17/25: PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kun Zs. Korody, Ch. Chazarein, M. Quenut - vidu rete < http://gresillon.org/printempas > 2015-apr-25/26: PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) - vidu rete < http://gresillon.org/printempas > 2015-jul-20/25:  Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso - vidu rete < http://gresillon.org/s2 > 2015-aŭg-01/08: Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK - vidu rete < http://gresillon.org/s3 > 2015-aŭg-08/16: Festa Semajno por infanoj kaj familioj - vi

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-01-19 20:30 GMT-02:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-01-18, dim Komentario: Johano 1:35-42 ... Papo Francisko en Filipinoj (2): meso kun pli ol ses milionoj - renkontigho kun gejunuloj; vizito al Tacloban; interparolado kun la patro de Kristel Mae Padasas, akcidente mortigita; parolado al filipinaj jezuitoj; pluraj novaj tuiteraj mesaghoj 2015-01-15, jhau Papo Francisko en Filipinoj (1); gazetara konferenco: encikliko pri la naturmedio aperos en junio au julio - la sanktproklamoj de beatuloj omaghataj jam de jarcentoj - gejunuloj uzataj en kamikazaj atencoj - la sekureco de la papo kaj Vatikano - pri la neatendita vizito al budhista templo - eventuala interreligia agado kontrau terorismo - bondeziroj al informagentejo Ansa, 70jara. 2015-01-14, mer Papo Fr

La 100a UK en Lilo, Francio - Sukcesa Aliĝo!

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 566 2015-01-19 JAM 1570 ALIĜIS AL LA 100-A UK La aliĝado al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) evoluas ŝtorme. Ĝis la 19-a de januaro estis registritaj 1570 aliĝintoj el 66 landoj. Duonan jaron antaŭ sia komenco la jubilea UK estas jam klare pli granda ol la lastaj kvin UK-oj kaj en la historia statistiko ĝi lasas sub si jam 41 kongresojn. La nombro kreskas ĉiutage kaj verŝajne ankoraŭ en januaro la 100-a UK superos la definitivan nombron de pli ol 50 kongresoj. Kun 464 aliĝintoj la kongreslando Francio okupas senrivale la unuan lokon en la provizora statistiko. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Germanio (130) kaj Japanio (104). Ĝis la UK al la "klubo de 100" antaŭvideble aldoniĝos ankaŭ Belgio kaj Pollando (po 68), Brazilo kaj Nederlando (po 63), Italio (44) kaj Britio (40). Aliaj pintaj landoj meze de januaro estas Hispanio (39), Korea Respubliko (35), Svi

Vira pensmaniero

Image
​ ​Juna virino translokiĝis al vilaĝo kaj decidis bredi kokinojn. Do, ​ŝi ​demandas sian najbaron: - Kiom da kokinoj mi devu aĉeti, por ke sufiĉos ovoj por miaj familianoj? - Aĉetu 15 kokinojn kaj 1 kokon - proponas la najbaro . Post kelkaj tagoj, la najbaro vizitas la junan dommmastrinon kaj vidas, ke apud ĉiu aĉetita kokino paŝas koko. - Kiom da kokoj vi aĉetis ?!! - demandas ŝin la tre surprizita najbaro. - Nu ... nur tiom, kiom da kokinoj! - Kial?!! Sufiĉas unu aŭ du ! La virino, per riproĉa voĉo, respondis : - Nur vi tiamaniere pensas! Sed tio estas tipa vira vidpunkto! --  Kontribuo de Roze.​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/18/2015 02:25:00 PM

​PMA Informilo - 2015.01.18 - n-ro: 004

Image
​​ PMA Informilo - 2015.01.18 - n-ro: 004 V idu tiun retmesaĝon en via navigilo

[GRAMATIKERO] ĈIE

Image
ĈIE Advérbio que significa : "Em todo lugar" - Kun Dio vi iros ĉie n , sen Dio nenien. (Com Deus você irá a todo lugar, sem Deus a lugar nenhum.) -  De ĉie venintaj, ili plenigis la placon. (Vindos de todos os lugares, eles encheram a praça.) -  Dio estas ĉiopova kaj ĉie estanta. (Deus é onipotente e onipresente.) - Nun ĉie regas la ĝojo. (Agora em todo o lugar a alegria domina.) -  Li vojaĝas ĉie n, kaj ĉie oni lin renkontas. (Ele viaja para todo lugar e em todo lugar o encontram.) - Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie . (Ele era o gênio do aposento e se encontrava em todo lugar. ) - En nia vojaĝo, ni trovis bonegajn restoraciojn ĉie . (Em nossa vigem, encontramos ótimos restaurantes em todo lugar.) - Ŝi staris sur la ponto kaj direktis la okulojn ĉie n , al la horizonto, sur la akvon, al la ŝipo. (Ela estava  na ponte e dirigiu os olhos para todo lugar, ao horizonte, p

Malmultekosta logxeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

Image
​​ Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio Malmultekosta loĝeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto Moskvo estas belega, admirinda, suberba urbo, sed bedaŭrinde unu el la plej multekostaj lokoj en Eŭropo. Tamen danke al la ŝparkostaj flugoj hodiaŭ oni jam povas relative favorpreze veturi al ĝi, kaj ankaŭ la dorsosakaj turistoj povas trovi tranoktejon – ĉefe, se ili scipovas Esperanton. En la retlisto de IKEF ni legis la informon, ke rusa esperantisto malfermis mini-pansionon, transformita el loĝejo, kie ankaŭ eksterlandaj turistoj estas bonvenaj - eble kun nemulta komforto, sed kun vere malaltaj prezoj – laŭ la tieaj mezuroj. -------- Anatoli Gulidov < tung88@mail.ru > skribis: Saluton, geamikoj! Mi gratulas ĉiujn okaze de novjara festo, deziras en nova 2015 jaro sukcesojn en laboroj kaj feliĉon en vivo. Nun, antaŭ la novjaro ni malfermas mini-hotelon pretan por akcepti 24 gastojn. Tio okazas danke al kunlaboro de esperantistoj de du diversaj land

Ho, ĉikanuloj!

Image
Viro diris al sia amikino: - Mi scias manieron ekhavi libertagojn.... - Ho, kiel vi faros tion? – demandas la amikino. - Mi  vidigos vin - diris la viro. Tuj li supreniris per la muro kaj pendis  sin  de la plafono kapo-malsupren, kiel vespertoj interne de   kaverno. En tiu momento eniris la estro, kiu vidis la pendantan oficiston kaj demandis: - Vi estas   frenezulo? Kion vi faras tie? - Mi estas lampo....respondis la oficisto. - Hummmmm... mi opinias ke vi bezonas kelkajn libertagojn....Iru hejmen! Aŭdinte tio, la viro malsupreniris kaj iris rekte al la pordo. Lia amikino tuj lin sekvis... La estro tiris ŝin per la mano kaj demandis al ŝi:: -Kien  vi pensas iri? - Mi iros hejmen. Kiel mi povos labori sen lumo????? --  ​Kunlaboro de Roze.​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/16/2015 09

Vizito al la fajrobrigado en San-Paŭlo

Image
  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 146      16/01/2015       Esperantistoj vizitas kazernon kaj lernejon de fajrobrigadistoj     La pasintan vendredon, alvenis en Sanpaŭlo la rusa esperantistino Tatjana Loskutova. Unuafoje ŝi vizitas la landon interalie por partopreni en la 50a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazos ĉi-monate en Rio. Ŝi laboras kiel lingvo-instruisto en la Ivanova Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio pri Ekstremaj Situacioj, en Rusujo. Atende al ŝia deziro konatiĝi kun iu brazila lernejo por formado de fajrobrigadistoj, estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kontaktis la esperantiston el Mogi das Cruzes, leŭtenanton Mauro Nepomuceno, kiu aranĝis du specialajn vizitojn por la alilanda gasto. La unua tuttaga vizito, al la 17a Kazerno de Fajrobrigadistoj en Mogi das Cruzes (portugale 17º GB), okazis la 10an de januaro 2015 - la pasintan sabaton. 15 geesperantisto

Juna Amiko - 40 jaroj - cxiuj numeroj en la reto!

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Lingvo-Studio / Szilvasi Laszlo, LS < ret-info@eventoj.hu > Date: 2015-01-14 22:49 GMT-02:00 Subject: [ret-info] Juna Amiko - 40 jaroj - cxiuj numeroj en la reto! Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato! JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO! "Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon. Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto ni skanis ĉiujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ĝin en interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato. Adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/ju

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-01-12 22:32 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-01-11, dim Komentario: Marko 1:7-11 ... La Bapto de la Sinjoro kaj la tempo de mizerikordo; pri la venonta apostola vojagho al Srilanko kaj Filipinoj; baptoj de 33 beboj en la Siksta Kapelo; nova tuitera mesagho ... Parizo, la chefurbo de la mondo; Nigherio: la ministro pri defendo petas helpon kontrau Boko Haram. 2015-01-08, jhau Meso por la viktimoj de la pariza atenco: la kristana amo konsistas el konkretaj faroj; kradvorto en Tuitero: preghantoj por Parizo; pri la homa krueleco; deklaro de la direktoro de la vatikana gazetara salono ... Papo Francisko akceptis delegacion de la monda komunumo de jazidoj; programo de la venonta semajno ... Unicef: La stategia plano de la Islama Shtato ne shparas la infanaro

Parolado kun Dio.

Image
​ Parolado kun Dio Mi petis forton kaj viglon. Dio sendis al mi malfacilaĵojn por fari min forta. Mi petis ​saĝon . Dio sendis al mi problemojn por ke mi solvu ilin. Mi petis prosperon. Li donis al mi energion kaj cerbon por labori. Mi petis kuraĝon. Li sendis al mi danĝerajn situaciojn por postvivi ​ ilin​ Mi petis amon. Dio sendis personojn kun problemoj por ke mi helpu ilin. Mi petis favorojn. Dio donis al mi oportunecojn. Mi ricevis nenion, kion mi volis. Mi ricevis ĉion, kion mi bezonis. Miaj preĝoj estis plenumitaj. Conversando com Deus Pedi força e vigor  Deus me mandou dificuldades para me fazer forte. Pedi sabedoria  Deus me  mandou problemas para resolver.  Pedi prosperidade Ele me deu energia e cérebro para trabalhar Pedi ​c oragem Ele me mandou situações perigosas para super ​á-las . Pedi amor Deus me mandou pessoas com problemas para eu ajudar Pedi favores Deus me deu oportunidades. Não recebi nada do que queria. Recebi tudo o que precisava. Minhas preces foram atendidas.