454ª Elsendo de Pola Retradio

http://esperanto.brazilo.org/archives/1403 

La 27-a fragmento de "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 454-a elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Nian komencan, informan parton malfermas informo rilatanta al la sekvoj de la dimanĉa referendumo en Greklando. Ni informas krome pri malkreskanta loĝantaro de polaj urboj, aliflanke pri kreskanta nombro de turistoj en Pollando. La sciencbultena temo rilatas al la protekta efiko de la muzikaŭskulto. Muzike akompanas nin hodiaŭ Andrzej Tomecki invitante al promeno tra la varsovia Malnourba Kvartalo. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.

Julio 7, 2015 | Enretigita de Barbara Pietrzak


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero