Elsendoj de Radio Vatikana,



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-06-01 21:10 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana,


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-05-31, dim
Komentario: Mateo 28:16-20 ... La Sanktega Triunuo, festo kiu instigas
akcepti la belecon de la evangelio; invito partopreni la liturgion de
la Sankta Korpo kaj Sango de Kristo ... Trajno de la Infanoj: Estu
geknaboj kapablaj flugi liberaj per la helpo de Jesuo; la nivelon de
progeso de  civilizacio oni mezuras per la kapablo gardi la vivon;
renkonto kun grave malsanaj infanoj; nova tvitera mesagho ... La Monda
Tago sen Tabako: statistiko; Usono: Vashingtono forstrekis Kubon de la
listo de subtenantoj de terorismo.

2015-05-28, jhau
Estas kristanoj kiuj malproksimigas la homojn de Jesuo; audiencoj kun
la episkopoj de la Dominika Respubliko, kaj kun la prezidanto de
Kroatio, s-ino Kolinda Grabar-Kitarovic; nova tvitera mesagho ...
Programo de la vizito de papo Francisko al Sarajevo en
Bosnio-Hercegovino; UN: 94 mortigitaj jhurnalistoj kaj centoj
enkarcerigitaj; Romo: raporto pri nutrada malsekureco; Madagaskaro: la
prezidanto malelektita; Usono: Nebrasko haltigis ekzekutojn;
Pakistano: klopodo chesigi la trouzon de la legho pri blasfemeco.

2015-05-27, mer
La geedzigho estas alianco de amo inter la viro kaj la virino kiun oni
ne improvizas; en la festotago de sankta Filipo Neri (1515-1595) ...
Alvoko al la franciskanoj: estu malrichaj kaj minoraj; kiom malbele
estas vidi kristanon kiu volas sekvi kaj Jesuon kaj mondumecon; detala
pristudo pri la sinodo de la episkopoj en oktobro; nova tvitera
mesagho ... Vatikanurbo: Komento pri la irlanda referendumo: Ne nur
malvenko de la kristanaj principoj sed ankau malvenko por la humaneco;
FAO: 795 milionoj suferas malsaton en la mondo; Usono: memmortigis sin
Paula Cooper, simbolo de la kampanjo kontrau la mortopuno.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://eo.radiovaticana.va/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero