Helpu Nepalon!

Savado de infano en Nepalo

KONTO ESPERO DE UEA DISPONEBLAS POR HELPO AL NEPALO

Nome de la membroj de UEA tra la mondo, la Estraro de UEA esprimas kondolencojn kaj solidarecon al la nepalaj esperantistoj, kies landon fine de aprilo trafis granda tertremo.

Diverslande, esperantistoj jam anoncis sian deziron konkrete helpi homojn trafitajn de la katastrofo. Oni povas tiucele donaci al sialanda help-fonduso aŭ alia organizaĵo, kiu jam laboras surloke. Tamen ankaŭ UEA kolektos rimedojn por helpi nepalajn esperantistojn, ne tiom en ĉi tiu komenca periodo, sed en la restarigo de personaj kaj movadaj vivoj en pli longa daŭro.

Kiu volas donaci monon tiucele, bonvolu utiligi la donac-paĝon en la retejo de UEA, por fari kontribuon al la Konto Espero. En la sekcio por "notoj, komentoj" ĉe la fino, bonvolu indiki "por Nepalo".

UEA utiligos la kolektitan monon laŭ proponoj de la nepalaj esperantistoj, kolektitaj kaj pritaksitaj de kunordiga teamo. Pri la rezultoj oni informos la donacintojn! .

Videoj pri la tertremo en la blogejo de Razen Manandhar.

Plena listo de la diversaj manieroj sendi monon al UEA troviĝas en Jarlibro 2014, p.37-38, kaj en la retejo de UEA.


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA