Fwd: [KURIOZA KAJ GAJA] Ŝarĝo por Du Azenoj


Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti. Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre.

Daŭrigante la iradon, Afanti ŝvitegis sub la ŝarĝo
​.
Tion vidinte, la reĝo ŝercis: "Ho, mia Afanti, vi estas tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por unu azeno." 


Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj replikis kun trankvilo: "Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas ŝarĝo por du azenoj !"


-- 
Kontribuo de Roze (PMA).​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 3/22/2015 12:35:00 PM


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero