Vira pensmaniero




​Juna virino translokiĝis al vilaĝo kaj decidis bredi kokinojn.
Do, ​ŝi ​demandas sian najbaron:

- Kiom da kokinoj mi devu aĉeti, por ke sufiĉos ovoj por miaj familianoj?
- Aĉetu 15 kokinojn kaj 1 kokon - proponas la najbaro .

Post kelkaj tagoj, la najbaro vizitas la junan dommmastrinon kaj vidas, ke apud ĉiu aĉetita kokino paŝas koko.

- Kiom da kokoj vi aĉetis ?!! - demandas ŝin la tre surprizita najbaro.
- Nu ... nur tiom, kiom da kokinoj!
- Kial?!! Sufiĉas unu aŭ du !

La virino, per riproĉa voĉo, respondis :
- Nur vi tiamaniere pensas! Sed tio estas tipa vira vidpunkto!



-- 
Kontribuo de Roze.​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/18/2015 02:25:00 PM


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA