Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana




From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-01-26 23:10 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-01-25, dim
Komentario: Marko 1:14-20 ... Daure preghi por la unueco de la
kristanoj; rekomenci en Ukrainio la klopodon por dialogi; Kristo, kiu
sensoifigas nian malpacan koron; pri la Monda Tago de la Lepruloj;
saluto al la filipina popolo de Romo; mesagho al la infanoj de la roma
Katolika Agado ... La renkonto kaj la auskulto estas esenca por la
islama-kristana dialogo; morala certeco kaj mallongigita procezo por
la nuligo de geedzighoj; la spirita ekumenismo estas la animo de la
ekumena movado; la kardinaleco estas vokigho kaj servo, ne la kulmino
de kariero; nova tuitera mesagho ... Movada informo: Bibliaj Tagoj en
Pollando

2015-01-22, jhau
La popolo de Dio trovas en Jesuo esperon char li tushas iliajn korojn
(kp. Marko 3:7-12) ... Papo Francisko akceptis finnan luteranan
delegacion; audienco kun la personaro de la itala inspektorejo por
publika sekureco che Vatikano; solena fermo de la preghosemajno por la
unueco de la kristanoj ... Mesagho por la monda tago de la
socikomunikliloj; Nigherlando: chiuj agadoj de la katolika eklezio
estas chesigitaj; Jemeno: klopodo atingi repacighon en atmosfero de
shtatrenverso; Mezoriento: internacia kunsido pri la lukto kontrau
terorismo - mortiga autobombo en Sirio - kurdoj daurigas sian avancon
en Irako; Ukrainio: kvar-landa konferenco pri repacigo - bataloj
dauras - Ukrainio akuzas Ruslandon ... Movada informo: forpasis Hans
Bakker, honora membro de UEA, esperantista aktivulo interalie por
Afriko.

2015-01-21, mer
Tuitera mesagho al geamikoj en Srilanko kaj Filipinoj; gazetara
konferenco survoje al Romo; ghenerala audienco: pri la temoj de la
apostola vojagho: la rolo de familioj en la socio kaj la dialogo por
la paco; la semajno de preghado por la unueco de kristanoj kaj la
ekzemplo de la samarianino; elkora alvoko por Nigherlando kaj ghiaj
persekutataj kristanoj ... Tradicia beno al du shafidoj en la liturgia
festo de sankta Agneza; nomumitaj estas la membroj de la speciala
kolegio por certigi pli rapidajn pritraktojn de apelacioj ...
Vatikanurbo: Estas prezentotaj la unuaj 44 libroj el la chinaj verkoj
konservitaj en la vatikana biblioteko; Italio: komencighis la procezo
por la beatproklamo de Chiara Lubich, fondinto de la movado Focolare;
Kubo: komencighis kolokvo kun Usono.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA