Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2014-09-29 22:27 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-09-28, dim
Komentario: Mateo
​​
21:28-32 ... Renkontigho kun geavoj el multaj
landoj, granda festo por la maljunuloj de la tuta mondo ... Aliaj
informoj pri papo Francisko: parolado al jezuitoj okaze de la 200a
datreveno de ilia restarigo; nova tuitera mesagho.

2014-09-25, jhau
Ni gardu nin kontrau vanteco kiu portas nin for de la vero kaj igas
nin aspekti kiel sapa veziko
Informoj pri papo Francisko: mesagho al la Ghenerala Asembleo de UN:
chiuj nacioj akcelu la dignon de chiu homa persono; apostola
administranto nomumita por paragvaja diocezo; liturgio de dankemo
okaze de la 200a datreveno de la restarigo de la jezuitoj; nova
tuixtera mesagho ... UN: La kredantoj havas la gravan respondecon
kondamni tiujn, kiuj klopodas apartigi la kredon kaj la racion;
Jordanio: finighis la 13a plena kunsido de la internacia mikskomisiono
por la teologia dialogo inter la katolika kaj la ortodoksa eklezio;
Algherio: shoko kaj timo post la senkapigo de Herve Gourdel; Sudano:
pluvego detruis milojn da loghejoj de rifughintoj; UN: prezidanto
Obama promesas koston por Ruslando pro ghia agreso; Libio: milicioj
chiutage luktas, zorgo pri humaneca krizo.

2014-09-24, mer
Deklaro de senfina admiro por Albanio kaj ghiaj herooj: la forto de la
eklezio estas la amo de Kristo, ne ghiaj organizaj kapabloj; pri
martireco, kaj pri la tragedio de la viruso ebola; statistiko pri la
disvastigho de la ebola epidemio; parolado al la episkopoj de Ganao
interalie pri ebolo ... Informoj pri papo Francisko: mesagho por la
Monda Tago de Migranto kaj la Rifughinto: al la globalizado de la
migrado necesas respondi per la globalizado de la karitato; nova
tuitera mesagho ... Vatikanurbo: eks-chefepiskopo Jozef Wesolowski
submetata al deviga hejmrestado en Vatikano; UN: kiam oni alfrontas la
problemojn de la klimata shanghigho, estas morala devo agi.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA