EASP-kuriero 131


 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 131      30/06/2014

     
Invito al verkado de facilaj rakontoj
 
 

tiparoKadre de sia eldona laborplano, Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) invitas esperantistojn al verkado kaj tradukado de facilaj ilustritaj mallongaj rakontoj.

La elektitaj rakontoj ricevos fasonadon por cifereca versio kun enretigo por libera legado surekrana. Tiaokaze la aŭtoro/tradukisto estos invitata subskribi deklaron de rajtocedo laŭ permesiloj Krea Komunaĵo.

Vidu enretigo-specimenon de rakonto laŭ tia versio.

Laŭ takso de la Asocio, eventuale iuj verkoj poste ricevos ankaŭ presitan version.

Ankaŭ povos helpi al la disvolvo de tiu projekto de la eldona fako de EASP:

- desegnisto
- ilustristo

Ĉu iu volas lerni kiel fasoni kaj enretigi tiajn libretojn? Estu bonvena al la projekto!

Ankaŭ mondonaco tre bonvenas! Monhelpo al tiu projekto garantios subtenon por laboro de desegnisto kaj ilustristo. Per PagSeguro eblas ĝiri vian kontribuaĵon rekte al la retpoŝto <financo[heliko]easp.org.br> kun indiko "donaco por la eldona fako de EASP". Se iu preferos alian pagmanieron, tiu povos kontakti nian kasistinon per la sama supre menciita retpoŝto.

Amuzan legadon!


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. 


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA