40 jaroj de Bona Espero


40 jaroj de Bona Espero

Kelkaj aktivuloj ĉe Itala E-Federacio nun okupiĝas pri la reakiro de malnovaj tekstoj de la Esperantaj elsendoj de Radio Romo. La suba "agrabla surprizo" aperis en la retlisto de italaj esperantistoj esperantisti-italiani@yahoogroups.com .



Radio Roma, Esperanto-elsendo, 30.03.1975 – Leterkesto

Multaj esperantistoj konas, almenaŭ laŭnome, la italan familion Grattapaglia; pli ĝuste, la internacian familion Grattapaglia, ĉar la famili-patro (Giuseppe) estas italo, dum la patrino (Ursula Sandkühler, el Berlino) estas germanino, kaj ili, kune kun la filoj, sentas sin civitanoj de la mondo.

​​
Antaŭ kelkaj monatoj, familio Grattapaglia abrupte forlasis la elitan vivon, kiun ĝi ĝuis en Torino, kaj translokiĝis al Brazilo, kie, en regiono nomata "Alto Paraíso" en la ŝtato Goiás, ĝi prizorgas farmon-lernejon kun Esperanta nomo "Bona Espero".

Multaj, eksciinte tion, restis mirŝokitaj, ĉar la socia pozicio de familio Grattapaglia en Torino estis enviinda, kaj precipe dinamisma estis la agado de la famili-patrino Ursula, kiu estis komisiita pri publikaj rilatoj de la estroj de la aŭtomobil-fabriko FIAT, konas plurajn lingvojn, kaj prizorgis altnivelajn kontaktojn. Certe, tute alia situacio ol vivi en fora lando, en preskaŭ senhoma regiono, melkante bovinojn kaj bredante ĉevalojn!

Sed la vojoj de la spirito estas senfinaj, kaj elekstere oni ne povas plene kompreni la ĝojon de homo, kiu trovis sian ĝustan situon en la socio, kaj estas feliĉa, ĉar ĝi povas, fine, realigi sian memon, kaj plenumi siajn revojn.

Tiu feliĉo klare aperas el la leteroj, kiujn ge-Grattapaglia sendas de tempo al tempo. En Brazilo, kaj pli precize en la Esperanto-bieno "Bona Espero", ja, ili trovis novan vivmanieron, kiu baziĝas sur la reciproka respekto kaj helpo.

Ni citas la plej ĵusan leteron, kiu alvenis al Radio Roma el Bona Espero:

"Okaze de la semajno de internacia amikeco ni sendas al vi korajn pensojn el malproksima centra altebenaĵo de Brazilo. Ni regule kaptas ĉi tie la itallingvan elsendon «Italia 24 ore», sed bedaŭrinde la dimanĉa rendevuo kun viaj Esperanto-elsendoj ne funkcias! Sendube tio dependas de la potenco de via elsendilo kaj de la malproksimeco de nia regiono.

Eble niaflanke la situacio pliboniĝos, kiam sur la pinton de apuda monto, kiu signas la limon de «Bona Espero», oni instalos grandan antenon por plibonigi la radiajn kaj televidajn ricevojn en tiu ĉi regiono. Ni ja situas je 250 kilometroj norde de Brazilio, ekzakte sur la 14.a paralelo, sude de ekvatoro.

Ni tre ĝojis kiam oni elektis nian monton por instali tiun antenon. Speciala aviadilo alteriĝis ĉe ni antaŭ nelonge (en «Bona Espero» ekzistas flugkampo 1.200 metrojn longa), kaj teknikistoj de radiotelevida instanco brazila konstatis, ke ĉi tie ekzistas favoraj kondiĉoj por tiu instalaĵo.

Do – finas la letero – ĝis baldaŭa... reaŭdo, kaj akceptu plej varmajn salutojn de ĉiuj bonesperanoj".

laŭ: [esperantisti-italiani]

-------
Ndlr:

- La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof – vidu artikolon ĉe la retejo de El Popola Ĉinio: http://www.espero.com.cn/2013-12/26/content_31009885.htm

- Indas legi mallongan resumon pri Bona Espero ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.facebook.com/Ret.Info



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero