Vocxdonu por Esperanto en Duolingo


From: Lu Wunsch-Rolshoven
Date: 2014-05-21 7:10 GMT-03:00
Subject: [DEN] Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo!
(Bv. plusendi al pliaj retlistoj, enmeti en retejojn, publikigi ĉe Facebook...)

Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo!

Saluton!

Antaŭ du jaroj kreiĝis nova lingvolernila retejo, "Duolingo",
https://www.duolingo.com/ - kaj ĝi furoras. Aktuale ĝi ofertas dekon
da lingvoj. Se vi deziras, ke aldoniĝu Esperanto, voĉdonu por tio,
plej laste ĝis dimanĉo, 25-a de majo, 3 PM CST (20-a horo en centra
Eŭropo), ĉe

(anglalingva - sed sufiĉas meti punkton ĉe la vorto "Esperanto" ka
​j 
klaki al "submit").


Se vi deziras, ke ankaŭ aliaj voĉdonu por Esperanto, ne hezitu
plusendi tiun ĉi atentigon!

Jen informo pri la enketo (ankaŭ anglalingva; kun malpli komplika
adreso...): https://www.duolingo.com/comment/3035609

Okazis simila enketo pri novaj lingvoj por Duolingo jam en marto - kaj
tiam Esperanto atingis la duan lokon, post la irlanda lingvo, kun 16
procentoj de la voĉoj,
https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AnwlOkOScIPPdER2ZmxSZ2VRMzZOcEpadGNkSF85eGc#gid=0

Cetere: Se vi deziras kunlabori pri la Esperanto-versio - jen la paĝo
por anonci vin, http://incubator.duolingo.com/apply
Tie Esperanto estas jam menciita en la lingvolisto :)

Eble iam vi ŝatos lerni plian lingvon - nu, tio eblos en Esperanto per
Duolingo, post kiam ili akceptos nian lingvon por ambaŭ lernodirektoj.

Sukcesan voĉdonadon kaj multan plezuron kun Esperanto

Lu Wunsch-Rolshoven

--


Programo MIA AMIKO

Lernu E

​lingo​
speranton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA