Fwd: EASP-kuriero 121


 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 121      15/04/2014

     
Servo etendita kun atendo vizita
 

Passis nur du monatoj de kiam la retbutiko de EASP enretiĝis, sed ni jam invitas vin kunfesti tiun novan servon de la Asocio.

Tial ni volas danki ĉiujn kiuj, per sia kunlaboro, butikumado kaj apogo, helpas la Asocion enlande cirkuligi eretojn de la esperanta kulturo produktitajn en plej diversaj mondopartoj.

La retbutiko de EASP estas etendita servo de ties librovendejo, kiu funkcias en ĝia sidejo, situanta okcidente de la ĉefurbo San-Paŭlo ĉe la strato Faustolo, 124, en la kvartalo Lapa.

La enteno de la librovendejo konsistas el lerno- kaj lego-libroj, beletraj kaj teknikaj verkoj, krom el apartaj sekcioj pri infanlibroj kaj bildrakontoj.  

La libroservo de EASP survojas al moderniĝo por servi pli kaj pli bone la asocianojn, lernantojn kaj simpatiantojn interesatajn akiri librojn en kaj pri Esperanto. Ĝia katalogo estas mallonga, sed provizita per selektitaj titoloj, multaj el ili importitaj.

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo estas neprofitcela kultura organizaĵo, fondita la 29an de maio 1937, kun la celo stimuli la praktikon kaj diskonigon de la internacia lingvo.

Via vizito estas tre bonvena surloke aŭ enrete.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA