Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj cxe:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Komentario: Johano 9:1-41 ... Pri la denaska blindulo: oni ne restu
blindaj en la animo, sed malfermighu al la lumo de Dio kaj graco ...
Informoj pri papo Francisko: audienco kun blinduloj kaj surd-mutuloj;
pentofara celebro en baziliko Sankta Petro; la papo vizitos sud-italan
diocezon en Kalabrio, hejmo de fifamaj mafiuloj ... Mjanmaro:
komencighis popolnombrado; Sud-Sudano: milionoj riskas epidemiojn kaj
subnutradon; Usono: espiskopoj celebros meson en Arizono memore pri
enmigrintoj kiuj mortis apud la landlimo kun Meksiko.

2014-03-27, jhau
Meso por italaj parlamentanoj: Gvidanta klaso kiu malproksimighis de
la popolo ... Informoj pri papo Francisko: prezidanto Barack Obama che
Vatikano; la programo de la apostola vojagho al la Sankta Lando;
tuitera mesagho ... Amnestio Internacia: mortopunoj en 2013, la monda
bilanco; Filipinoj: pacoakordo por Mindanao; Egiptio: Abdel Fattah
el-Sisi kandidatighis por la prezidanta balotado - dauras jughproceso
kontrau la Islama Frataro; Salvadoro: flughaveno ricevis la nomon de
Oscar Romero.

2014-03-26, mer
La sakramento de la ordino: episkopo, pastro au diakono ne estas je la
servo de sia komunumo se ili ne bone plenumas sian servadon per la amo
de Jesuo; kuraghigo al kristanaj kaj islama aktivuloj por paco en
Centrafrika Respubliko ... Informoj pri la agado de papo Francisko: la
kredantoj je Kristo kaj la sekvantoj de islamo kapablu labori kune por
la paco kaj la komuna bono; kondolenca mesagho okaze de la funebra
rito de Adolfo Suarez; la papo akceptis la rezignon de episkopo
Franz-Peter Tebartz-van Elst; papo Francisko renkontos la usonan
prezidanton Barack Obama; nova tuitera mesagho ... Vatikanurbo: Medito
por la Krucvojo kiu okazos la 18an de aprilo che la Koloseo - programo
de la venontjara Monda Renkontigho de la Familioj en Filadelfio,
Usono; Radio Vatikana: kompletighis la dighitigo de la papa sonarkivo.

(1) Johano 9:1-41 parole, bilde kaj tekste:
https://www.youtube.com/watch?v=bp5VsBg0pIY

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
 (sub Plej novaj programoj)


Mike Leon (NZ)​

​-------------------------

Video Evangelio: 4a DIMANĈO DE KARESMO (A)
En tiu tempo, Jesuo, elirante el la templo,
troviĝis apud denaska blindulo. 
La disĉiploj demandis Jesuon: 
„Majstro, kiu pekis, ke tiu homo naskiĝis blinda? 
Ĉu tiu aŭ liaj gepatroj? " 
Jesuo respondis:
„Nek ĉi tiu, nek liaj gepatroj;
sed tiel estas, por ke montriĝu la faroj de Dio.
Dum estas tago, Mi devas prilabori la farojn de la Patro,
kiu sendis Min.
Poste venos la nokto, kiam neniu povas labori. 
Dum Mi estas en la mondo, Mi estas la lumo de la mondo. " 
Dirinte tion, Jesuo kraĉis sur la teron, 
kaj farinte el la salivo iom da koto, 
Li ŝmiris per tio la okulojn de la blindulo. 
Poste Li diris al li:
„Iru lavi vin en la lageto de Ŝiloaĥ", tio estas ,Sendito'. 
Li do foriris, sin lavis kaj revenis vidanta.
Tiam la najbaroj kaj tiuj, kiuj antaŭe konis lin almozanta blindulo, 
diris: „Sed ĉu li estas tiu, kiu sidis kaj petis almozon?" 
Kelkaj diris: „Vere estas li." 
Aliaj diris: „Ne, sed estas iu, kiu similas al li."
Sed li deklaris: „Jes, tiu estas ĝuste mi."
Kaj ili rediris: „Kiamaniere vi ne plu estas blindulo?"
Li respondis:
„La homo nomata Jesuo faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn. 
Poste Li diris al mi: ,Iru al Ŝiloaĥ kaj lavu vin.'
Mi iris, mi lavis min, kaj mi ricevis vidpovon."
Tiam oni diris al li: „Kie Li estas?" 
Li respondis: „Mi ne scias".
Tiam oni kondukis al la fariseoj la iam blindan viron.
Sed estis sabato tiu tago 
en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
La fariseoj denove demandis lin, kiamaniere li ricevis la vidpovon.
Li respondis: „Li metis iom da koto sur miajn okulojn. 
Poste mi lavis min, kaj nun mi vidas."
Kelkaj el la fariseoj diris:
„Ĉi tiu homo ne venas de Dio, ĉar Li ne observas la sabaton."
Aliaj diris: „Pekulo ne povas fari tiajn miraklojn."
Kaj malsama opinio estis inter ili.
Denove ili demandis la blindulon:
„Kion vi diras pri tiu, kiu malfermis viajn okulojn?"
Li respondis: „Li estas profeto."
Sed la Judoj ne volis kredi, ke li estis antaŭe blinda,
kaj ke nun li ricevis la vidpovon;
pro tio ili alvokis liajn gepatrojn kaj demandis ilin: 
„Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, laŭ vi, naskiĝis blinda?
Kiel do li nun vidas?" 
Liaj gepatroj respondis:
„Ni bone scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; 
sed kiel li nun vidas, kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias. 
Demandu rekte lin: li havas plenaĝon; li pri si mem parolu." 
Tiel diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; 
ĉar ĉi tiuj decidis, ke, se iu konfesos, ke Jesuo estas la Mesio,
li estu forigita el la sinagogo. 
Tial liaj gepatroj diris: „Li havas plenaĝon, demandu lin."
Tiam ili alvokis denove tiun, kiu estis blinda, kaj ordonis al li: 
„Diru la veron antaŭ Dio: ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo." 
Li respondis:
„Ĉu Li estas pekulo mi ne scias;
unu aferon mi certe scias: ke mi estis blinda kaj nun vidas." 
Tiam ili demandis lin denove:
„Kion Li faris al vi? Kiamaniere Li malfermis viajn okulojn?" 
Li respondis:
„Mi jam diris al vi, kaj vi ne aŭskultis;
kial vi volas tion denove aŭdi? 
Ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj?" 
Tiam ili insultis lin kaj diris:
„Vi estu lia disĉiplo, ni estas disĉiploj de Moseo.
Ni scias, ke Dio parolis al Moseo,
sed pri ĉi tiu ni ne scias de kie Li venas." 
La viro respondis:
„Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias de kie Li venas,
kaj tamen li donis vidpovon al mi!
Oni neniam aŭdis,
ke iu donis vidpovon al homo, kiu naskiĝis blinda. 
Se tiu homo ne venus de Dio, Li tion ne povus fari,
ĉar Dio ne elaŭdas pekulojn,
sed tiujn, kiuj Lin respektas kaj al Li obeas." 
Sed ili respondis al li:
„Vi estas en pekoj ekde via naskiĝo, kaj ĉu vi volas instrui nin?" 
Kaj ili forpelis lin eksteren.
Jesuo renkontis tiun, kiu antaŭe estis blindulo.
Kaj, sciante ke oni forpelis lin de la sinagogo, Li diris al li:
„Ĉu vi kredas je la Filo de la homo?" 
Li respondis:
„Diru al mi, kiu Li estas, Sinjoro, por ke mi kredu je Li."
Jesuo diris: „Li estas antaŭ vi: Li estas tiu, kiu parolas kun vi."
Tiam li genuiĝis antaŭ Li, dirante: 
„Sinjoro, mi kredas!" 
Jesuo diris: „Mi venis por juĝi la mondon:
tiel nevidantoj vidos, kaj la vidantoj fariĝos blindaj."
Tion aŭdis iuj el la fariseoj, kiuj estis kun Li; kaj ili diris al Li:
„Ĉu ni ankaŭ estas blindaj?"
Jesuo respondis: „Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon.
Nun vi male asertas: ,Ni vidas';
tiel via peko restas."

--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero