Universitata filmita kurso pri astronomio kaj astrofiziko



Universitata filmita kurso: "Enkonduko al astronomio kaj astrofiziko" - en Esperanto!

En la pasinta jaro Amri Wandel, profesoro pri astronomio en Universitato de Jerusalemo, faris Esperant-lingvan prelegserion en kadro de la "Pekina Esperanta Astronomia Kurso-2012".

En la studio de la Ĉina Radio kaj Televido estis faritaj 12 prelegoj, ilia daŭro estis sume ĉirkaŭ 40 studhoroj, kaj pri ili estis faritaj filmaj registraĵoj, kiuj ekde nun estas libere spekteblaj en interreto (post la komenca 10-sekunda ĉina reklamo).

Tiu videa kurso estas modelo-dona ne nur pro tio, ĉar la interesan astronomian fakan enhavon povas utiligi studentoj ie ajn en la mondo - sed ankaŭ pro tio ĉar ĝi montras unu eblan vojon por reala kaj faka aplikado de Esperanto. Gratulon kaj dankon al la organizantoj pro la realigo, kaj ankaŭ al Amri Wandel pro la prelegoj!

Espereble ni baldaŭ havos plurajn tiajn kursojn en kadroj ankaŭ de AIS - aŭ de ISAE...

Urloj (www-adresoj) de ĉiuj 12 partoj de la filmo estas troveblaj en la priastronomiaj paĝoj de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/astronomio/index-astronomio.htm

Szilvási László


-----
L.S. / Ret-Info

____________________________________________________________________________
Komentu, korektu, kompletigu la mesaĝon ĉe: http://www.eventoj.hu/retinfo-interaktive.htm


Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj
ESPERANTO@BRAZILO 
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA