Nova Prezidanto de UEA: Mark Fettes


Mark Fettes el Kanado estas la nova prezidanto de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 506
2013-07-20

Enhavo:

  1. Salutmesaĝo de la islanda ŝtatestro al la 98-a UK

SALUTMESAĜO DE LA ISLANDA ŜTATESTRO AL LA 98-A UK

La idealo pri kuna socio, kreado kaj esprimado sendependa de etna aŭ nacia deveno akompanis Esperanton ekde la komenco, kaj danke al ĝi la movado iĝis unio por paco kaj humaneco.

Dum la nova jarcento la teknologio malfermis multajn dimensiojn en la mondo, translime konektis homojn el ĉiuj partoj de la mondo, kaj favoris la ŝanĝiĝojn en la mondo, inter kiuj la lukton por progresigi Esperanton.

Sekve komenciĝas novaj tempoj kun ŝanco por sukcesoj pli diversaj ol iam ajn antaŭe.

La Universala Kongreso de Esperanto, okazanta nun en Harpa, estas ideala loko por atenti la estontecon, dum ni laŭdas la respektindan ĝisnunan laboron por Esperanto.


Mi kore bonvenigas vin al la kongreso kaj deziras al la movado sukceson en la estonteco.

Ólafur Ragnar Grímsson
Prezidento de Islando
Alta Protektanto de la 98-a UK

MARK FETTES ELEKTITA KIEL NOVA PREZIDANTO DE UEA

Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocio dum du oficperiodoj ekde 2007.

La kunsidon partoprenis 44 komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj kaj 2 observantoj. Komence ĉeestis nur la komitatanoj A kaj B, kiuj alektis al la supera organo de la Asocio kvin komitatanojn C. Elektitaj estis Zsófia Kóródy (35 voĉoj), Julián Hernández Angulo (30), Jean Codjo kaj Stefano Keller (po 24), kaj Orlando E. Raola (21). Ne elektiĝis Marcel Delforge kaj Josep Franquesa Solé (po 17), kaj Johan Derks (9).

Poste la Komitato diskutis pri la nombro de elektotaj estraranoj kaj aŭdis sinprezentojn de la kandidatoj. Per plimulto de voĉoj oni akceptis la proponon de la Elekta Komisiono, ke la Estraro konsistu el sep membroj. Origine estis dek kandidatoj, el kiuj Johan Derks forfalis pro sia neelekto kiel komitatano. En la voĉdonado sukcesis Mark Fettes (43 voĉoj), Stefan MacGill (37), José Antonio Vergara (35), Lee Jung-kee (34), Martin Schäffer (33), Stefano Keller (30), kaj Barbara Pietrzak (24). Krome, Orlando Raola ricevis 23 kaj Amri Wandel 21 voĉojn.

La Estraro estas preskaŭ tute nova: nur Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak membris ankaŭ dum la antaŭa oficperiodo. Du novelektitoj havas tamen antaŭan sperton pri la laboro en la Estraro: Mark Fettes estis ĝia membro 1992-1998 kaj José Antonio Vergara 2007-2010. La nova Estraro ekoficos lundon, la 22-an de julio, post la akcepto de la Estrara Raporto pri la jaro 2012. Tuj post sia elekto ĝi tamen jam havis mallongan kunsidon por fari proponon al la Komitato pri la prezidanto, la vicprezidanto kaj la ĝenerala sekretario: respektive Mark Fettes, Stefan MaGill kaj Martin Schäffer. Tiun proponon la Komitato akceptis unuanime. Pri la cetera taskodivido la nova Estraro decidos poste dum la kongresa semajno.

En la unua kunsido de la Komitato prezidis Probal Dasgupta -- krom ĉe la elektado de komitatanoj C kaj estraranoj, kiam prezidis la kunordiganto de la Elekta Komisiono, d-ro Ulrich Lins.

La Komitato elektis ankaŭ tri novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom el Svedio, Biruta Rozenfelde el Latvio, kaj Hallgrimur Sæmundsson el Islando, kiu malfeliĉe forpasis unu monaton antaŭ la UK.




Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj
ESPERANTO@BRAZILO 
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA