Fwd: [ VEKI ] Pri Heroldo de Esperanto


Komuniko

Ĵurnalistoj vokataj por reaperigo de "Heroldo de Esperanto"

1. Pro neapero de la historia gazeto "Heroldo de Esperanto" - fondita de Teo Jung en 1920, de mi eldonata kaj honorofice redaktata de mia edzino Ada Sikorska dum pli ol 30 jaroj, mi decidis akcepti la proponon de kelkaj esperantistaj ĵurnalistoj pluaperigi ĝin en reta kaj papera formoj.
 
La decido okazis sen iu ajn financa kondiĉo kaj estas ligita al la postulo, ke la gazeto plue respektu la tradicion kaj principojn al ĝi donitaj de la fondinto kaj de Ada, nome:

-   "Heroldo" estu neŭtrala kaj sendependa rilate al kiu ajn ideologio nemovada kaj movada

-   ĝi objektive informu pri la agado kaj atingoj de la Esperanto-movado  kaj -komunumo en la kampoj de disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo

-   eventuala estonta transdono de la gazeto plu okazu senpage.

 
2. Siaflanke, la novaj eldonantoj dum unu jaro senpage liveros la gazeton al ĉiuj, kiuj informos, ke ili pagis la abonon al la ĝisnuna eldonanto kaj ricevis nek la anoncitajn numerojn nek la koncernan repagon: temas pri la jaroj 2011 (ne aperis 5 numeroj), 2012 (ne aperis 12 numeroj) kaj 2013 (mankas ĉiuj numeroj).
 
3. La novaj eldonantoj kunvokos informan kunvenon dum la UK en Rejkiaviko, sed jam nun  alvokas la sindediĉajn esperantistojn, - ĵurnalistoj, verkemuloj, aktivuloj ĝenerale - anonci al la retadreso heroldodeesperanto@gmail.com sian pretecon kunlabori
 
G. C . Fighiera
Prezidanto de la neprofitcela Asocio "Heroldo de Esperanto, leĝe registrita ĉe la Tribunalo de Pisa*
 
* La Asocio estis renovigita post la forpaso de Ada.
**Kiu deziras ricevi kopion de la originalaj kaj oficialaj dokumentoj pri la antaŭa transdono de la gazeto en 1996 kaj posta publika nuligo en 1998, bonvolu skribi al giancarlo.fighiera@libero.it




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO 

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero