La aventuroj de Sherloko Holsmo - finfine en Esperanto!


BEL@Butiko jam mendis "La aventuroj de Ŝerloko Holm​s​o"-n kaj "La hobito"-n, en la 4-a de majo. La libro jam survojas al Brazilo. Se vi deziras ilin akiri, bv. mesaĝi al belabutiko@esperanto.org.br; kaj ni informos al vi tuj kiam la libroj atingos nian bretaron.


Bonan legadon!

Fine de majo en la populara libroserio "Mondliteraturo" de la eldonejo
​ ​
"Sezonoj" aperis nova libro – "La aventuroj de Ŝerloko Holm​s​o".

Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro de Arthur Conan
​ ​
Doyle ĝis nun ne aperis en Esperanto. Fine, "Sezonoj" realigis la ideon de William Auld (la tradukinto de "La ĉashundo de la Baskerviloj") kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona internacia tradukteamo.

La nova 248-paĝa libro jam estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe pluraj grandaj Esperanto-libroservoj.
​ ​


Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/06/holmso




-
Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj
ESPERANTO@BRAZILO 
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero