Somera Esperanto-Studado - Aliĝu nun!




Somera Esperanto-Studado atendas vin!

Kara lernu!-uzanto,

Ĉu vi jam partoprenis SES? SES estas Somera Esperanto-Studado, unu-semajna kurso de Esperanto, kune kun multaj amuzaj ekskursoj kaj eventoj. Ni elkore invitas vin aliĝi jam al la 6-a internacia, amuza Esperanto-semajno - SES 2013. Ĝi okazos en la bela urbo Martin (Slovakio) la 12-20-an de julio 2013.

Ju pli frue vi aliĝas, despli multe vi ŝparas - do ne hezitu kaj utiligu la malpli kostan aliĝperiodon, kiu daŭras ĝis fino de aprilo!

Ĉiujn detalojn vi trovos ĉe: http://ses.ikso.net

Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti organizantojn je ses@ikso.net aŭ unuope (la kontaktojn vi trovos ĉe: http://ses.ikso.net/Kontaktoj)

Ni esperas renkonti vin en Martin!

La SES-teamo



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA