Ringoj: el ornamo al scienco

Ringoj1

Tiun ĉi sonartkolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

ringoj_ornamo.mp3Listen on Posterous

Scienco nomata dendrokronologio

Oni kompreneble bone scias, kio estas "ringo". En ĝia plej komunuza signifo, ĝi indikas bendon el multvalora metalo aŭ el alia materialo, almetitan sur unu el la manfingroj kaj uzitan kiel ornamo. En la homa historio, ringoj ĉiam havis ankaŭ simbolan valoron; ekz. kiel donaco por gefianĉigo aŭ pasintece kiel simbolo de absoluta aŭtoritato de reĝoj. Ankaŭ en la literaturo, ringoj ludas gravan rolon. Sufiĉas konstati, kiun fundamentan kaj magian rolon havas ringoj en la pionira fantazia trilogio de Tolkien "La mastro de l' ringoj", majstre esperantigita de nia karmemora elstara verkisto William Auld.

Inter la 19 legendaj ringoj de tiu epopeo, la plej grava estis la "Supera ringo", la ilo por la supera povo, sur kiu per varmigego, aperis skribo en literoj "Tengwar" de la "Nigra lingvo" elpensita de la verkisto J.R.R. Tolkien {Ĵon Ronald Ruel Tòlkien} mem. Kvankam ne vera esperantisto, tiu ĉi anglosaksa verkisto sufiĉe bone konis pri Esperanto kaj tre verŝajne el ĝi venis lia inspiro por krei la artefaritajn fantaziajn lingvojn aperintajn en liaj romanoj.

Tamen, per siaj abstraktaj uzoj, ringoj gravas ankaŭ en geometrio, algebro, topologio, teorio de grafoj kaj aliaj sciencoj. Sed iom surprize ringoj estas ankaŭ la bazo de scienco nomata "dendrokronologio" (el la greka: δένδρον {dendros = arbo}, χρόνος {kronos = tempo}, kaj λογία {loìa = studo}). Mi rememoris lastatempe pri tio, rigardante pli atente malnovan surmeblaĵon en mia studoĉambro. Temas pri mia malgranda solsola ligna skulptaĵo, kiun mi faris antaŭ 31 jaroj en la suda Libano, kiam mi estis soldato dum la tiama milito. Foto de ĝia supra flanko aperas malsupre dekstre en la supra bildo kaj klare montras la ringojn de la trunko de junipero, trovita en batalkampo, el kiu mi prenis tiun lignan pecon.

Laŭ la nombro de la ringoj oni povas precize estimi la aĝon de tiu arbo je 35 jaroj. Dendrokronologio estas ĝuste la scienco pri la studo de la kreskadaj ringoj, aŭ jarringoj, de la arbotrunkoj, por starigi absolutan datadon kaj dedukti informojn pri pasintaj klimataj kondiĉoj. La arboj plej taŭgaj por tia studado estas pinoj, abioj, larikoj kaj kverkoj. Printempe la diametro de la trunko pligrandiĝas en la ekstera parto kaj la tiel aldoniĝinta ligno estas pli hela pro la 
ĉeesto de pli larĝdiametraj vaskuloj kun maldika tegaĵo ebligantaj pasadon de pli granda kvanto da limfo.

Ĉirkaŭ la fino de la vegeta periodo, plifortiĝas la neceso de subteno de la nova ligna teksaĵo; tial, la someran lignon, pli malhelan, karakterizas etdiametraj vaskuloj kaj pli dika tegaĵo. Tiel aperas en 
la horizontala sekco de arbotrunko la karakterizaj kreskoringoj. Per  pli detalema observado ni povas rimarki, ke ne ĉiuj ringoj havas la saman dikon: se la jara klimato estis humida kaj falis abundaj pluvoj, aperos ringo pli dika ol tiu kreskinta dum pli seka jaro.

Malfavoraj klimataj kondiĉoj "trompas" la arbon, kiu povas percepti tro frue la finon de la vegeta sezono kaj tuj ekprodukti ĉelojn de malfrua ligno. Se la kondiĉoj refariĝas normalaj, la arbo vekiĝas kaj denove produktas pli helan lignon kun pli maldikaj randoj. Kelkfoje la arboj produktas nekompletan ringon aŭ eĉ tute ne produktas ringojn: tio okazas pro klimataj kondiĉoj akre malvarmaj.

Cikatroj registras eventojn kiel incendiojn, lavangojn kaj aliajn geomorfologiajn eventojn. Sinsekvo de malaperigintaj aŭ pli larĝaj ringoj indikas eventojn kiel agadon de insektoj aŭ konsekvencojn de poluado.

Konklude, la datadmetodo per kreskadringoj estas ege preciza, ĉar ĝi ebligas dati la forhakadon de arbo je precizo de unu jaro.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA