Kion deziras la virinoj

Frauenwollen1

virinoj_deziras.mp3Listen on Posterous

Kiel la virinoj de morgaŭ ŝatos vivi? Kiel ili komprenas sian rolon en la socio?

Junaj virinoj nek povas identigi sin altmezure kun la nocio "emancipiĝo" nek kun la aserto esti tipa virino. Ili simple volas esti homoj kaj ne volas fiksiĝi en certa rolobildo. Ni vivas hodiaŭ en tre multfaceta mondo en kiu oni havas multajn elekteblecojn. Sed disponeblas korbo de rolmodeloj je kiuj eblas orientiĝi: La seksospecifaj memkonceptoj distingiĝas laŭ nivelo de kleriĝo kaj laŭ vivostilo. Sekve homoj elektas tiun vivomodelon kiu estas akceptebla en la koncerna propra socia medio.

Sed kiu elektas kiun vivokoncepton? Eblas distingi inter 3 modeloj:

Unuflanke estas junulinoj kaj junaj virinoj el malmulte kleraj tavoloj kiuj preferas vivi laŭeble tradicie kaj kiuj montras tion ankaŭ per sia ekstera aspekto: Tiaj virinoj estas ĉiam laŭorde bone vestitaj, virinecaj kaj ankaŭ seksallogaj, ilia vira partnero hardigas sian korpon en trejnocentro.

Aliflanke troviĝas la burĝa supra tavolo kiu parte havas alian komprenon pri la rolo de virinoj. En tiu socia medio oni vidas modernigitan tradician bildon pri la rolo de virinoj. La profesie laboranta virino provas harmoniigi la familian vivon kun la profesio. Precipe je la nivelo de personaj rilatoj kaj en la privata vivo la virino estas kompetenta por ĉio kion la edzo ne plenumas.

Kaj fine estas ankoraŭ mezaj sociaj tavoloj kiuj estas kleriĝemaj, maldekstre liberalaj, kie la virinoj regas sian vivon mem kaj aktive. Estas virina rolkoncepto en kiu la limoj inter vira kaj virina disfluas kaj kie al junaj virinoj malfermiĝas la samaj agadeblecoj kiel por la viroj.

Tiuj privataj decidoj forte dependas de la socia medio. Por gejunuloj estas malfacile forlasi sian socian medion ĉar estas forta kunligo inter vivostilo kaj kleriĝo. Ĉiu socia medio havas siajn proprajn regulojn. Sed kial homoj tiel forte orientiĝas laŭ la aliaj anoj de sia medio? La memvalorsento kreskas se la homoj kiuj estas gravaj al ni taksas nin pozitive. Tio estas centra sinteno por fariĝi stabila personeco. Kaj tial gravas kion la homoj ĉirkaŭ ni pensas pri ni.

La porvirina politiko ne havas multajn rimedojn por influi la virinojn en la diversaj sociaj tavoloj. La homoj preferas mem decidi kiel ili volas vivi kaj tial la bildo pri la virinoj en la socio restos daŭre multfaceta.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero