Statistiko pri blogo EsperantoMovado



Kiel vi povas vidi, Usono estas la unua vizitanto de tiu blogo, kiun mi administras.

Nature, ke tio ne estas plene fidinda, ĉar multaj vizitantoj, tra la mondo, uzas la servilojn de Usono por viziti nin. Tio iel maskas la usonan statistikon. Certe la movado tie estas ja grava, tamen ni ne povas konsideri ke ĝi kapiĝas en la movada forto. Do, ni konsideru la aliajn kiel plej gravajn lokojn, kie Esperanto estas ja estas forta intelekta kaj interreta movado. La blogo estas plejparte en Esperanto, malgraŭ ke ĝi estas multe diskonigata de Brazilo kaj brazilano, ĉefe de mi. Do, provoka mesaĝo por ĝia vizito estas el Brazilo, pro tio ankaŭ Brazilo ne estas plenfidinda el la statistika vidpunkto. La aliaj jes, ĉar ili hazarde kaj nature vizitas nin! Do, iel grade vi povas vidi kiel la movado vigliĝas tra la mondo. Tio estas ja signifa por ni, esperantistoj, ĉar estas ĝuste tie, kie ni povas trovi laborforton por Esperanto-Movado.

Plej amike,
Adonis Saliba


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

  1. Saluton Adonis,
    por komplezo: ĉu eblus al vi informi iom pli detale? mi scivolas pri la statistikoj rilataj al Katalunio aŭ nordorienta Hispanio+sudFrancio. Eble por komparo vi ŝatos vidi statistikojn de mia blogo (Kat-al-Unio): http://webstats.motigo.com/s?tab=1&link=1&id=4283544

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA