Biblioteko de Coimbra celebras sian 500-jariĝon

Coimbrabib1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

coimbra_biblioteko.mp3Listen on Posterous
Coimbrabib2a
See the full gallery on Posterous

Antaŭ 500 jaroj, tuj post kiam Brazilo estis trovita de portugalaj ŝipveturantoj, jam ekzistis la fama biblioteko de la portugala urbo Coimbra. La pasintan monaton februaro 2013, la loka universitato digne celebris la 500-jariĝon de sia biblioteko. Plurmonataj kultureventoj programiĝis por tiu festa  okazo. Protokolo datita de  februaro 1513, kiam la universitato ankoraŭ funkciis en la ĉefurbo Lisbono, atestas pri ĝia fondiĝo. En siaj sep etaĝoj, la sidejo enhavas la centran dokumentaron de la portugallingva mondo. La rektoro João Gabriel Silva informas, ke la universitato de Coimbra estas tiu, kiu akceptas plej multajn brazilajn studentojn, en la mondo – en kelkaj jaroj preskaŭ du mil brazilanojn.

"Ĝi estas  lulilo kaj vartejo de la portugala lingvo" , li diris. Ĝi enhavas 1,5 milionojn da libroj sur 28 kilometroj da bretoj. Unu el la celoj de la universitato kaj de ĝia biblioteko estas firmigi la kulturan valoron de la portugala lingvo kaj alproksimigi la popolojn, kiuj ĝin parolas en Portugalujo, Brazilo, Angolo, Mozambiko, Gvineo-Bisaŭo, Sao-Tomeo kaj Principeo, Orienta Timoro, Kaboverda Respubliko. La akumuliĝinta materialo rajtigas, ke tiu universitato, kun sia biblioteko, staru inter la plej gravaj en la mondo. Fakte, la universitato de Coimbra ekzistas ekde la 13-a jarcento, komence en Lisbono. En la jaro  1537 ĝi definitive translokiĝis al la norda urbo.

En Coimbra studis gravaj figuroj de la brazila historio. José Bonifácio de Andrada e Silva, la tiel nomata "patriarko" de sendependiĝo de Brazilo, estis unu el ili, en la 18-a jarcento. Lastatempe, prezidentoj Lula da Silva kaj Fernando Henrique Cardoso akceptis la titolon "honora profesoro". La saman omaĝon ricevis Xanana Gusmão, eksprezidento en Orienta Timoro. Agostinho Neto, la unua prezidento de Angolo, studis medicinon en Coimbra.

La urbo Coimbra fakte allogas turistojn el la tuta mondo, kaj ne nur pro sia universitato , arkitekturo kaj belaj naturaj parkoj. Granda kvanto da studentoj kaj  muzika tradicio faras ĝin bolanta kultejo de la mondkonata portugala tipa kanzonstilo "fado".(Pri "fado" la Esperanta Retradio jam pritraktis antaŭ kelkaj monatoj.) Festivaloj, festoj kaj paradoj  konstante trakuras la stratojn kaj spektaklejojn. La dolĉa, korvarma  spirito de portugaloj trovas tie sian idealan hejmon. Koran saluton al niaj portugalaj gefratoj!

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA