Helpu trovi junulojn, kiuj okupigxas pri filmado!





Ni invitas vin al nekutima, eksperimenta kampanjo. Ĉi foje temas ne pri tradicia per-esperanta agado, sed subteno de iu ekstera projekto per internacia transdono de informoj pere de esperantistoj.

La organizantoj petas vian helpon konatigi la suban inviton al junuloj, gimnazianoj, junularaj artaj komunumoj - aŭ eĉ simplaj unuopuloj, interesiĝantaj pri filmo-farado. La ideo estas, ke esperantistoj peru informon - akiritan pere de Esperantaj kanaloj - al sia ĉirkauaĵo...  Anticipan dankon al la kunlaborontoj! - ndlr

_______________________________________________________


"UNUA VORTO" – INTERNACIA FESTIVALO DE INFANA KINOKREADO


- Moskvo, majo 2013 - komuniko de la organizantoj

Inter 24-26 de majo 2013 en Moskvo, Rusio, okazos la unua internacia festivalo de infana kinokreado "Unua Vorto". Partoprenantoj de la festivalo estos geknaboj en aĝo de 7 ĝis 18 jaroj el diversaj landoj de la mondo.

Por partopreni necesas krei mallongan filmon (de 5 ĝis 20 minutoj), kiu temu pri familio kaj rilatoj inter gepatroj kaj gefiloj, kaj plenigi aliĝpeton en la retejo


Partopreno en la Festivalo estas unika eblo demonstri sin, aŭdi opinion de ekspertoj pri sia laboro, partopreni modellecionojn kaj gajni valorajn premiojn. La ĉefpremio por la plej bona filmo estas 2000 USD.

Aliĝpetoj estas akceptataj ĝis la 15-a de marto en 2013.

Mi kunlaboras kun la organizantoj de la festivalo kaj serĉas esperantistojn, kiuj pretas helpi en la serĉado de potencialaj partoprenantoj – studioj, rondetoj kaj aliaj infanaj organizoj, kiuj okupiĝas pri filma kreado. Necesos trovi tiaspecajn organizojn, komuniki al ili informon pri la festivalo kaj, okaze de ilia intereso, helpi en partopreno; ekzemple, traduki prezentitajn filmojn uzante Esperanton kiel pontolingvon.

La festivalo promesas esti sufiĉe rimarkinda aranĝo; oni jam planas lokan reklaman kampanjon por ĝi. Okaze de sukceso de la proponata iniciato eblos listigi esperantistojn (precipe UEA, kies reprezentanto jam promesis helpon) kiel informajn partnerojn de la festivalo. La organizantoj volonte faros tion.

Se vi volas partopreni ĉi tiun iniciaton, bv. kontakti min laŭ la adreso "kirill.shvedov@gmail.com" por interkonsenti detalojn de la laboro.

Kirill Shvedov

laŭ [landa agado]

-----
Ret-Info, www.eventoj.hu



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA