Novjara mesaĝo de la ĉina ŝtatprezidanto Hu Jintao por 2013


Ĉe la sojlo de la nova jaro, la 31-an de decembro, la ĉina ŝtatprezidanto Hu Jintao adresis, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televid-Stacio, la novjaran mesaĝon titolitan "Man-en-mane Antaŭenigi la Mondan Pacon kaj Komunan Evoluadon". Jen la tuta teksto:


Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj, amikoj:

Baldaŭ sonos la novjara sonorilo. Okaze de la alveno de la jaro 2013 mi tre ĝojas adresi, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Centra Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televid-Stacio, novjaran bondeziron al la tutlanda popolo de ĉiuj etnoj, al la samlandanoj en la Honkonga Speciala Administra Regiono, la Makaa Speciala Administra Regiono kaj Tajvano, al la transmaraj ĉinoj kaj ĉindevenuloj, kaj al diverslandaj amikoj tra la mondo.
La jaro 2012 estas brila jaro, en kiu la ĉinaj reformado kaj malfermo kaj la moderniga konstruado akiris rimarkindajn atingojn; la ĉina popolo unuanime venkis malfacilojn; la ĉinaj ekonomio kaj socio statis evolueme stabile; la diversaj aferoj disvolviĝis sukcese; la popola vivo konstante pliboniĝis; Ĉinio daŭre disvolvis ĉiudimensian diplomation, plifortigis interŝanĝon kaj kunlaboron kun diversaj landoj, kaj aktive partoprenis en la solvo de internaciaj kaj regionaj problemoj tiklaj. Ĉinio faris novan kontribuon al la mondaj paco kaj evoluado.
La jaro 2012 estas tre grava kaj profunde signifa jaro por la evolua procezo de Ĉinio. La 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la unua plena sesio de la Kongreso, antaŭ nelonge okazintaj, bildigis grandiozan planon plene elkonstrui bonstatan socion kaj profundigi reformadon kaj malfermon kaj glate plenumis la novigon de la gvidantaro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Nuntempe la ĉina popolo de diversaj etnoj strikte solidarigas sin ĉirkaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kies ĝenerala sekretario estas Xi Jinping, kaj unuanime kaj progreseme faras klopodon por la bonstata socio.
En la jaro 2013 la ĉinaj registaro kaj popolo alte tenos la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, plu prenos kiel ĉeftemon la koncepton pri scienca evoluo kaj kiel ĉeflinion la transformon de la ekonomia evolumetodo, plu sekvos la fundamentan principon de la laboro pri disvolviĝo en stabileco, kaj amplekse antaŭenigos la reformadon kaj malfermon kaj la socialisman modernigan konstruadon. Tio estas bona komenco por realigi la celojn kaj taskojn difinitajn de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Ni senŝanceliĝe efektivigos la orientilojn pri "unu lando kun du socisistemoj", "administrado de honkonganoj super Honkongo", "administrado de makaanoj super Makao" kaj alta aŭtonomeco, profundigos interŝanĝon kaj kunlaboron, tenos Honkongon kaj Makaon en longedaŭra prospero kaj stabileco. Ni daŭre antaŭenigos pacan disvolviĝon de la dubordaj rilatoj, feliĉigos la dubordajn popolanojn, kaj konservos la bazajn interesojn de la ĉina nacio.
Nuntempe la internacia situacio daŭre ŝanĝiĝas profunde kaj komplike. Paco, evoluo, kunlaboro kaj kungajno estas komunaj deziroj de ĉiuj popoloj; diversaj landoj des pli dependas unu de alia. Samtempe la internacia financa krizo influas profunde, la monda ekonomio ankoraŭ restas en malalta kreskado, en iuj landoj kaj regionoj estas tumulto. La mondo ankoraŭ restas maltrankvila.
La homaro havas nur unu terglobon, kaj diversaj landoj kune ekzistas en unu mondo. Por la monda paco kaj disvolviĝo diverslandaj popoloj devas kune peni kaj kune marŝi. La ĉina popolo estas firma forto por akceli la mondan pacon kaj disvolviĝon. Spite al tio, kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la decidema volo de la ĉina popolo sekvi la vojon de paca disvolviĝo neniam ŝanceliĝos. Ĉinio, same kiel antaŭe, persistos disvolvi amikan kunlaboron kun ĉiuj landoj surbaze de la kvin fundamentaj principoj pri paca kunekzisto, aktive alprenos pacajn rimedojn por konvene solvi internaciajn kaj regionajn problemojn tiklajn, kaj klopodos akceli fortan, daŭripovan kaj ekvilibran kreskadon de la monda ekonomio. 
Mi kredas, ke nur se ni sekvas la aspirojn de diverslandaj popoloj kaj evolutajdon de la mondo, kaj nur se ni klopodas, ni certe senĉese antaŭenigas la noblan aferon de la mondaj paco kaj evoluo, kaj certe senhalte altigas la nivelon de feliĉo de diverslandaj popoloj
Fine, en Pekino, mi deziras al vi feliĉon kaj sanon en la nova jaro!
Ĵus vi aŭdis la novjaran mesaĝon de la ĉina ŝtatprezidanto Hu Jintao, kun la titolo "Man-en-mane Antaŭenigi la Mondan Pacon kaj Komunan Evoluadon". Dankon pro via aŭskulto!


Fonto: http://esperanto.cri.cn/
-- 
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero