NASK 2013 - Kurso de Esperanto en Nord-Karolino, Usono

Raleigh, Nordkalifornio

 2013/1/30 lernu!


La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.

Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan session, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.

La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungarujo), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉi-jare, la studentoj povos resti post NASK por partopreni en la landa kongreso de Esperanto-USA (5-8a de julio, ĝi okazos en la sama kongresejo kaj loĝejo). Por partopreni la landan kongreson, bv. fari la necesan aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.

La ĝenerala kotizo por NASK 2013 (kursoj, loĝado kaj manĝoj) estas $725 USD antaŭ la 22a de marto, kaj $775 USD poste (specialaj prezoj por lokanoj!). Oni loĝos en du-personaj ĉambroj kun la banĉambro dividita kun alia dormoĉambro (por loĝi en aparta ĉambro, alpagu $180 USD). Stipendioj haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj de Latin-Ameriko.

Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN@aol.com), por pli da informoj, aŭ vizitu NASK-retejon: http://esperanto.org/nask/.




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero