Kinuo - greno de inkaoj por hodiaua uzo




Kinuo - greno de inkaoj por hodiaŭa uzo
--------------------------------------

Ĉu vi scias, kio ĝi estas: kinuo? - aŭ per alia nomo: kvinoo?

Ĝi estas esperplena greno el la tempoj de inkaoj, inda je pli vasta konateco kaj uzado. Por puŝi ĝin al niaj okuloj, la monda organizaĵo por nutrado FAO deklaris la jaron 2013 "Jaro de Kinuo" - kaj petas la tutmondan socion aktive partopreni en la informado pri la esperplena planto el Andoj.

Ekzistas ankaŭ teamo de esperantistoj, kiuj decidis kontribui al internacia diskonigo, eĉ konatigi diversajn manierojn prepari pladojn.

La Esperanto-grupo de la kulturligo "Prenzlauer Berg" en Berlino en fino de januaro per publika prezento malfermis la kinuo-jaron 2013. La partoprenantoj povis vidi mallongan filmeton, kondukintan al la regionoj de Andoj, oni informis pri la pseŭdogreno kinuo, ĝia rikolto per kooperativanoj kaj ĝia utiligo kiel altvalora nutraĵo. En la unua rondo de gustumado estis ofertita kinuo en la spica versio, kiu estis volonte kaj laŭde akceptata!

Per prezento kun grafikaĵoj kaj fotoj Roland Schnell informis pli detale pri la historio kaj la estonto de kinuo. En la fino de la kunveno la partoprenantoj frandis dolĉan version, kovrita per malhela kaj blanka ĉokolado. Estis multaj demandoj pri kuirteknikoj kaj pladoj, ja kuirlibroj ekzistas en diversaj naciaj lingvoj, sed ne ankoraŭ en Esperanto.

La ĉeestantoj bonvenigis la proponon en printempo ornami la Zamenhof-parkon en Berlin-Lichtenberg per simbola plantado de kinuo.

Preleg-skemo de la prezento en SWF-formato:
- http://www.stiftung-europaverstaendigung.de/Prelego.swf

Pri la rilatoj inter Esperanto kaj kinuo estas blogero ĉe:
- http://www.ipernity.com/blog/porkido/436580

Artikoloj en Libera Folio:
- http://www.liberafolio.org/Members/Agrokarbo/malfermo-de-kinuo-jaro-2013-en-berlin/

Respondoj kaj proponoj pri kunlaboro estas bonvenaj:

Roland Schnell
esperanto@berlin.de


-----
Ret-Info

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero