7a Azia Kongreso de Esperanto en Jerusalemo



From: Henri Masson <espero.hm@wanadoo.fr>
Date: 2013/1/28

 7a Azia Kongreso de Esperanto en Jerusalemo

Laŭ informo de la retejo de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI), ĝis la 18-a de januaro de 2013, sin enskribis por la 7-a Azia Kongreso de Esperanto 73 esperantistoj el Armenio, Ĉeĥio, Ĉinio, Danio, Japanio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Italio, Kroatio, Pollando, Svisio kaj Turkio.

Okazos la 7-a Azia Kongreso de Esperanto de la 18-a ĝis la 22-a de aprilo en Jerusalemo, Israelo, kaj la temo estas "Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo".

Rimarkoj HM : Intertempe aldoniĝis tri pliaj kongresanoj el Germanio : do entute 76 el 16 landoj. Aparte densa, instrua kaj riĉa estas la turisma programo : Jerusalemo (malnova urbo, Moskeo, Lamenta Muro, Via Dolorosa), Nova urbo (Israela Muzeo), Jafo, Hajfa (la famaj Bahaaj Ĝardenoj), Akko, Nazareto, Lago de Galileo, kibuco, Morta Maro, Kurmran, natura rezervejo Ein Gedi, Masada, Ruĝa Maro, Eilat, natura dezerta rezervejo de Ĥajbar, Petra...). La programo, la aliĝilo kaj aliaj informoj estas elŝuteblaj en PDF. :

  • Unua bulteno
  • Dua bulteno
  • Turisma itinero tra Israelo
  • Viglan agadon en Israelo spronas la Azia Kongreso kaj la 125-jara Jubileo (Esperanto 2013-01)
  • Listo de kongresanoj
  • Ĉe Facebook : https://www.facebook.com/events/420517058011754/


    Internacia Festivalo de Esperanto-kanto, recitado, oratora konkurso

    La 3a Internacia Festivalo de Esperanto-kanto, recitado, oratora konkurso okazos de la 5a ĝis la 7a de aprilo en Karlovo kaj Sopot, Bulgario. Organizas ĝin la Bulgara Esperanto- Asocio, AIS Bulgario, Internacia Universitato Karlovo, Regionaj komitatoj de kulturo-Karlovo, Sopot. La altaj protektantoj estas D-ro Emil Kabaivanov, urbestro de Karlovo, kaj Veselin Liĉev, urbestro de Sopot. Karlovo situas en la fama "Valo de rozoj", centre de Bulgario, norde de la sama provinco Plovdiv. Sopot estas najbara urbo ( bulgare : Сопот, oni ne konfuzu kun samnomaj urboj aŭ lokoj en Pollando, Makedonio, Kroatio, Montenegro, Serbio, Bosnio-Herzegovino kaj bulgara vilaĝo). Tre valora estas la turisma programo.

    Partopreno estas ebla ekde la 12a jaraĝo. Temoj de la oratora konkurso :
    1. ESPERANTO — la plej bona solvo de la problemo pri internacia lingvo
    2. ESPERANTO kaj la EŬROPA UNIO
    3. ESPERANTO kiel rimedo por la interrilato de la homoj
    4. ESPERANTO en la literaturo kaj poezio
    5. LA TRADUKADO el nacia lingvo en Esperanton kaj male
    6. ESPERANTO kiel familia lingvo
    7. ESPERANTO en INTERRETO
    8. ESPERANTO en la hodiaŭa tutgloba mondo
    9. ESPERANTO — la lingvo de la estonta Eŭropo
    10. KIO estas por mi ESPERANTO ?
    Informoj, tarifoj (tre interesaj !), kaj aliĝilo :
    (EO) — III-a Internacia Festivalo de Esperanto-kanto, recitado, oratora konkurso — 05-07.04.2013 — en KARLOVO-SOPOT, Bulgario

    -- 

    .... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

    Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

    Comments

    Popular posts from this blog

    Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

    Landa Kongreso de Esperanto-USA

    Bona Espero