UEA-datreveno: La venko en Montevideo


UEA-DATREVENO: LA VENKO EN MONTEVIDEO! 

La 8-an de decembro estas datreveno de la oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko. En tiu ĉi tago de 1954 la Plenumkomitato de Unesko donis al UEA statuson, kiu tiam nomiĝis "konsultaj rilatoj". Ekde la nuna jaro la termino estas "konsulta partnereco". Nur 371 neregistaraj organizaĵoj havas oficialan statuson ĉe Unesko. Malmultaj el ili povas fieri pri same longa kunlaboro kun tiu monda organizaĵo kiel UEA.

Du tagojn poste, la 10-an de decembro 1954, la Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptis la faman rezolucion pri Esperanto, kiu legeblas komence de ĉiu Jarlibro de UEA, kune kun la dua rezolucio el 1985.

Aliflanke, ĉiu esperantisto povas hodiaŭ fieri pri la oficiala rilato de UEA kun la speciala agentejo de la UN-sistemo pri edukado, scienco kaj kulturo, Unesko, en statuso de konsulta partnereco ekde 1954.

Ekde 1998 UEA estas en speciala konsulta rilato kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN (kio kunordigas la agadon ankaŭ de Unesko kun UN, la ŝtatoj kaj aliaj organoj de la UN-sistemo), kaj tiel UEA rajtas akrediti siajn reprezentantojn ĉe la oficejoj de UN en Ĝenevo, Novjorko kaj Vieno, same ĉe Unesko en Parizo, jaron post jaro, kun la eblo aktive partopreni, alparoli kaj agi en eventoj de tiuj organizaĵoj.

– La rezolucio de Montevideo: http://uea.org/informado/ED38-eo.html#unesko1
– Artikolo pri la venko en Montevideo: http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-068.htm#Montevideo 

Szilvási László
laŭ: [landa-agado]

------
Ret-Info: http://www.facebook.com/Ret.Info


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero