Korvarmiga kunveno en Prago

Z_medalo1

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

korvarmiga_kunveno.mp3Listen on Posterous

Mia alvoko en la sonartikolo "Vizitoj al najbaraj ĉefurboj" antaŭ unu monato estis sukcesa. Mi tie ja anoncis mian intencon viziti la urbon Prago ankoraŭ dum decembro. Kaj jen venis pozitiva reago: Kontaktis min s-ro Jiři Patera kiu prizorgas la E-klubon de Prago kaj li invitis min paroli pri la Esperanta Retradio en la festa klubkunveno la 13-an de decembro.

Okazis iom da retpoŝta korespondado por ekscii pri la detaloj kaj por organizi mian restadon, kaj finfine ĉio estis klara kaj mi forveturis la 13-an matene per aŭtobuso el Linz al Prago. Pro la malaltaj temperaturoj la aŭtobuso havis malfruon kaj mi do alvenis en la kunvenejo de la klubo - kiu situas tute en la centro de la urbo apud la Venceslaa placo - nur kun kvaronhora malfruo. Kiam mi eniris , s-ro Patera ĵus laŭtlegis paroladon de d-ro Zamenhof.

En la ejo troviĝis ĉirkaŭ 20 personoj. Oni ofertis manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn. Post paŭzeto mi jam povis komenci mian paroladon pri la Esperanta Retradio. Mi priskribis mian personan evoluon rilate al Esperanto kaj precipe menciis la aŭskultadon de radio en Esperanto. La ideon pri la Esperanta Retradio mi ja ekhavis en la jaro 1998 kiam Pola Radio elsendis ja per satelito sed ne jam per interreto kaj mi tiel povis subteni ilin kaj alporti pli da geaŭskultantoj. Fine mi priskribis la nunan situacion de la Esperanta Retradio kaj konfesis al la ĉeestantoj ke la ĉiutaga laboro donas al mi grandan kontentigon kaj ĝuon, des pli ĉar la komentoj de la geaŭskultantoj estas dekomence tiel pozitivaj ke tio estas ĉiam granda stimulo por daŭrigi. Mi ankaŭ klarigis al la homoj kiel bele kaj bone funkcias la kunlaboro kun la aliaj kontribuantoj kaj ke regas vere amika etoso inter ni.

Post mia parolado okazis vigla diskuto kaj kun ĝojo mi povis konstati ke kelkaj homoj montris intereson kontribui. Mi ricevis eĉ jam sonmaterialon kiun mi povus uzi por elsendado. Kvankam en la festa kunveno okaze de la Zamenhof-Tago kaj de Kristnasko partoprenis ĉefe homoj en la pensiula aĝo, tamen alvenis grupeto da gejunuloj. En la fino de la kunveno ni kune kantis kristnaskajn kantojn. La kunveno daŭris ĝis la 18-a horo.

Mi babilis ankoraŭ kun s-ro Patera kaj dankis al li pro la varma akcepto. Mi volonte revenos al Prago kaj denove ĝuos la etoson de tiu belega urbo. Post tranokto en hotelo proksime al la centra aŭtobusa stacidomo mi la sekvan tagon reveturis hejmen al Supra Aŭstrio. Mi antaŭĝojas pri la venontaj kontribuoj el Ĉeĥio.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA