Avo Frosto parolas Esperanton!


Avo Frosto vizitas la infanojn en Hungario la 6-an de decembro. Antaŭ semajno mia 4-jara filino estis "superstelo" en la infanĝardeno, kiam ŝi portis kaj fiere montradis la perpoŝte ricevitan veran leteron de Avo Frosto...  Sekvajare ni skribos al Avo Frosto en Esperanto, ni sukcesis ekscii lian ĝustan poŝtan adreson !!

AVO FROSTO PAROLAS EN ESPERANTO!

Avo Frosto havas plurajn nomojn, kiel ekz. Patro Kristnasko, Jul-Avo, Sankta Nikolao, Kristnaska Viro. Ĉe la jarfino li portadas donacon al infanoj, kaj antaŭ dek jaroj li lernis ankaŭ Esperanton ĉe la Esperanto-Societo Kebekia!

Avo Frosto loĝas ĉe la Norda Poluso en Kanado. Kun ĝojo li ricevas manskribitajn leterojn de infanoj kaj junuloj, kaj volonte li respondas al ili en vera paper-kovertita letero en Esperanto! Tio certe ĝojigas ne nur infanojn de esperantlingvaj familioj, sed ankaŭ tiujn, kiuj lernas la lingvon en infanĝardenoj, lernejoj, aŭ en libertempo.

Avo Frosto tre ŝatas la manskribitajn leterojn, do infanoj aldonu sian desegnaĵon aŭ siajn manskribitajn vortojn eĉ se pri la letero helpas al ili la gepatroj! Por certigi la ĝustan pritraktadon, sur via koverto kaj letero aperu la vorto 'Esperanto!' Viajn leterojn direktu al:

Avo Frosto,
Norda Poluso,
Hoh Oho, Kanado - Canada


Szilvási László
(laŭ: Normand Fleury, Eventoj-240, Lernu, esperanto.ca)

--------
Ret-Info: http://www.facebook.com/Ret.Info

__________________________________________________________________________________________
             Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.eventoj.hu


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

  1. Mi skribis pri ĉi artikolon en mia blogo.
    http://blog.goo.ne.jp/verdavojeto
    Mi elkore gratulas vin, Avo Frosto!

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA