Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 482
2012-11-28


LA REJKJAVIKA UK DISKUTOS PRI JUSTA KOMUNIKADO

Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj estos la temo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko (20-27 julio 2013) laŭ la decido de la Estraro de UEA. La Estraro ankoraŭ elektos reĝisoron de la temo por plani kaj gvidi ĝian traktadon.

Laŭ la estrarano pri kongresoj Claude Nourmont, la elekto ne estis tute facila. Farante la decidon, la Estraro eliris el du premisoj. Unue, oni kutime celas rilatigi la temon al la speciala jara temo de UN kaj Unesko, se ĝi tuŝas la agadkampon de UEA. Por 2013 taŭga jara temo mankas, sed plu daŭras la Dua Internacia Jardeko pri la Indiĝenaj Popoloj (2005-2015). Alia premiso estis la speciala lingva kaj kultura situacio de Islando, daŭrigas Nourmont kaj memorigas, ke la malmultnombra islanda popolo sukcesis tra jarcentoj konservi siajn lingvon kaj kulturon. La insuleco de Islando ne klarigas ĉion; Islando ja sendependiĝis relative malfrue. Laŭ Nourmont insuloj ne estas tiel izolitaj, kiel oni supozus. Ili vivas per komunikado kaj per interŝanĝoj, ekonomie kaj kulture. Ŝipoj ekzistas de praa epoko, ne nur por vikinge konkeri, sed ankaŭ por liveri kaj interŝanĝi varojn, materiajn kaj nemateriajn.

Por la traktado de la temo Claude Nourmont sugestas, ke "insulo" estu komprenita ankaŭ metafore: Ĉu ni, esperantistoj, estas insuleto de strebado al justa komunikado meze de la oceano de maljusta komunikado?

La komunikadon oni konceptu vaste, kun precipa atento al Interreto, pri kiu Nourmont demandas: Ĉu ĝi ebligas pli justan komunikadon inter lingvokomunumoj? Ĉu ekzemple la fakto, k! e Google aldonis Esperanton inter siaj traduklingvoj progresigas justan komunikadon? Dum la estrara diskuto pri la elekto de la temo, la estrarano pri scienca kaj faka agado Amri Wandel emfazis, ke por esperantistoj tiu ĉi aspekto estas aparte aktuala pro la atingo ĉe Google. Laŭ Wandel, la signifo de tiu atingo estas komparebla nur kun la Montevidea rezolucio de Unesko.

---

Kongresaj temoj de antaŭaj UK-oj: uea.org/kongresoj/uk_temoj.html


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero