Ĉu gepatroj aŭ geavoj?


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

gepatroj_geavoj.mp3Listen on Posterous

Brazila ĵurnalo publikigis en ĉi tiu semajno impresan informon, kiu starigas diskutojn inter medicinistoj kaj juristoj: 61-jara sinjorino naskis geĝemelojn. La infanoj naskiĝis je la 7-a monato de gravedeco kaj kuŝas en fakhospitalo, en relative bona sanstato. La patro estas 58-jara. En la lastaj du jaroj jam okazis tri similaj kazoj, kun proksimume samaĝaj gepatroj, sed ĝemeloj unuafoje naskiĝis en tia situacio.
    
Ĉi tiu lasta kazo estis la rezulto de kortuŝa historio. La gepatroj jam antaŭ 10 jaroj klopodis okazigi artefaritan fekundigon. Post senrezultaj provoj, oni konservis iliajn frostigitajn embriojn, kiel kutime. Dum la sekvaj 10 jaroj ili klopodis adopti infanon por realigi la fortan deziron fine ekhavi filon. La socia servo, kiu prizorgis ilian peton, rifuzis ĝin pro la aĝo de la petanta paro. Antaŭ nelonge, ili do decidis denove provi artefaritan fekundigon, kaj ĉi-foje ili atingis feliĉigan sukceson. La duobla gravedeco okazis pro la fakto, ke ju pli aĝa estas la pacientino, des pli granda estas la kvanto da embrioj enplantataj en la uteron – ĉar la ŝanco de sukceso normale estas malpli granda. Estiĝis do jura paradokso: la leĝo ne permesas adopton de infano, konsidere al la aĝo de la kandidatoj, sed ja permesas artefaritan fekundigon, senkonsidere al tiu sama aĝo! Kvankam la kuracistoj, kiuj fakas pri artefaritaj fekundigoj, normale starigas la patrinan aĝon de 55-jaroj kiel limon, ne ekzistas en Brazilo leĝaj reguloj por tiu situacio.
    
Prudento rekomendas aĝolimon, en tiaj kazoj, ĉar gravedeco en alta aĝo alportas riskojn. Alta sangpremo, diabeto, antaŭtempa akuŝo kaj aliaj komplikaĵoj ofte supervenas al tiaj pacientinoj. Krome, oni ĉiam starigas la neeviteblan demandon: dum kiom da tempo tiu patrino povos zorgi pri sia ido? Aliflanke, en libereca socio, se la sciencaj rimedoj tion ebligas, kiel malpermesi al aĝaj virinoj ilian rajton fariĝi patrinoj? Je ĉi tiu punkto, la afero transiras de la medicina al la jura kampo.
    
Dume, la feliĉaj gepatroj ameme lulas siajn idetojn...


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA