Kolektiloj por koncentritaj sunradioj


koncentritaj_sunradioj.mp3Listen on Posterous
Helpe de nova teknologio la rikolto je elektro el sunlumo en novtipaj fotovoltaj kolektiloj duobliĝas. Por la estonteco la produktantoj de tiaj kolektiloj por sunenergio promesas provizi elektron je same malalta prezo kiel elektro el karbobruligaj centraloj. Tiu rekorda rikolto atingeblas per simpla truko.

Forta lupeo kaj folio da gazeta papero - ne necesas pli por ekbruligi surkampan fajron, almenaŭ se la suno sufiĉe forte radias. La sunradioj enhavas tiom da energio ke la papero ekflamas kiam la koncentritaj sunradioj trafas ĝin.

Nun la industrio de fotovoltaj kolektiloj volas utiligi tiun same simplan kiel ankaŭ efikan principon. Entreprenoj kaj esplorinstitutoj disvolvas novtipajn sunradikolektajn modulojn kiuj estas ekipitaj per specialaj lensoj. Kvazaŭ kiel lupeo ili koncentras la alvenantajn sunradiojn je la 500- ĝis 1000-oblo - kaj tiel ankaŭ ilian energienhavon. La sunĉeloj tiel povas ĉerpi sur tre malgranda areo multege da elektro.

Pere de la teknologio de koncentritaj fotovoltaj sistemoj (CPV) la sciencistoj en la laboratorio jam atingis efikecogradojn de 40 procentoj aŭ eĉ pli. Tiaj sistemoj produktitaj en fabrikoj ankaŭ atingis simile altan rentumon, nome ankoraŭ 30 procentojn. Tio estas altega valorcifero, ĉar  surmerkataj siliciaj moduloj apenaŭ atingas nur la duonan efikecon en la rikolto de energio.

Kaj dum la produktantoj de sunkolektiloj laŭ ĝisnuna teknologio devas peni por plialtigi la efikecon je dekonaj procentoj, la specialistoj pri la koncentrado de sunradioj suprenŝraŭbas la efikecon de siaj produktoj ene de tre mallonga tempo eĉ je pluraj procentopunktoj. Kaj ili eĉ ne jam atingis la finon de la tiurilataj eblecoj. Atingeblos dum la venontaj jaroj efikeco de pli ol 50 procentoj.

La rekordan rikolton ebligas simpla truko: Ĉar la koncentrita sunlumo trafas ege malgrandan areon, la produktantoj de sunkolektaj moduloj povas uzi multekostajn materialojn, ĉar ili ne bezonas multe da ili. Tiuj materialoj liveras tre grandan rentumon. La diversaj materialoj absorbas la sunlumon en sia tuta gamo de ondolongoj, kaj do la sunĉeloj kolektas pli larĝan spektron de la sunlumo ol la klasikaj fotovoltaj kolektiloj el silicio.

La efikecogrado kaj la malgranda bezono de materialo kondukas al tre favora prezo por la elektra kurento el CPV-instalaĵoj. La kiloŭvathoro tiel povos kosti 10 cendojn aŭ eĉ mapli. Tio estus prezo komparebla kun la elektra kurento el karbobruligaj centraloj.

La lumfokusigaj sunĉeloj tamen efike funkcias nur tie kie la sunradioj rekte trafas la modulojn. Se la suno kaŝiĝas malantaŭ nuboj la disĵetita lumo estas tro malforta por ili. Do la nova teknologio prefere taŭgos ekzemple por mediteraneaj landoj.

Ĉiukaze ni povas atendi ĉiam pli favorajn prezojn por elektro el sunenergio kaj tiel ni povos eviti la kolapson de niaj energiprovizaj sistemoj kiam elĉerpiĝos la fosilaj energifontoj.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero