Esperanto en lokaj radioj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La 27-an de septembro 2012 mi prezentis ĉi tie sonartikolon pri la "Tago de la Radio" en Brazilo. Tiam mi menciis la gravecon de Esperante parolataj programoj por la praktikado de la lingvo inter esperantistoj. Se la karaj geaŭskultantoj  min  pardonas, mi ŝatus reveni al tiu temo, kiun mi konsideras tre grava. Hodiaŭ mi ŝatus iom paroli pri la graveco de radio en la disvastigado kaj informado pri Esperanto ĉe la neesperantista publiko.
    
Ĝenerala konsento inter la Esperantistoj estas, ke la ekstera mondo malmulton scias pri nia lingvo kaj ĝia valoro. Pro pluraj kaj diversaj kialoj, oni ne sukcesas sufiĉe diskonigi Esperanton ekster la movado, malgraŭ multaj bonintencaj klopodoj. Jen la punkto, kiu rilatas al radio. Eble ni malmulte utiligas ĝin por tiu celo. Kiel jam dirite, radion aŭskultas milionoj da homoj tra la tuta mondo, kaj eble ĝi estas komunikrimedo pli alirebla por niaj celoj ol ekzemple televido kaj paperĵurnaloj. Nuntempe, funkcias amaso da radistacioj por loka, regiona publiko, kiuj  facile akceptas kontribuon de Esperantistoj: oni povas sendi regulajn informojn pri Esperanto al radiprogramistoj, oni povas senpage aŭ malmultekoste disaŭdigi "unu minuton da Esperanto", oni povas proponi intervjuojn, eĉ "gutojn" da lingvoinstruado por konvinki la homojn pri la relativa facileco de Esperanto. Se oni lerte, interesveke redaktos nian materialon, tiam multaj radistacioj ĝin akceptos, simple ĉar ankaŭ ili devas plenigi sian senĉesan programaron.
    
Mi menciu kiel ekzemplon la mirindan agadon de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro. Ekde la jaro 1986, veterana aktivulo Givanildo Ramos Costa prezentas semajnan programon en la portugala lingvo pere de la mallongaj ondoj de Radio Rio de Janeiro. Komence, ĝi havis la titolon "Esperanto, 100 jaroj da amo", elsendiĝis vespere kaj daŭris 25 minutojn. La talento de la verva prezentisto kaj la enhavo de la programoj estis tiel viglaj kaj sukcesaj, ke en 1999 oni pligrandigis ĝin al 55 minutoj kaj ŝanĝis la horon al la 15-a. Nun, la titolo estas "Esperanto, lingvo de frateco".  Kvankam la radistacio mem estas religia, tamen la Esperantoprogramo estas tute neŭtrala. En la lastaj jaroj, enketoj montris, ke ĝi lokiĝas inter la plej multenombre aŭskultataj en sia horo: pli ol po 20000 aŭskultantoj minute! Ĝi elsendas muzikon, intervjuojn, informojn, etajn konkursojn kaj aliajn distraĵojn. Eĉ eksterlandaj esperantistoj prezentiĝas en la programoj, kio konvinke montras la praktikan valoron de la lingvo. Danke al konscienca laboro de serioza skipo, dum pli ol 20 jaroj oni efike disvastigas Esperanton en Rio.
    
Eĉ se ne tiel brile, ankaŭ en aliaj urboj tra la mondo oni povus simile agadi.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA