Moderna hejma laborejo


hejma_laborejo.mp3 Listen on Posterous

Eviti ŝtopitan trafikon survoje al la laborejo, neniuj stresigaj gekolegoj, libera mastrumado de tempo: Multaj hejmaj laborantoj ekscitiĝas kiam ili parolas pri sia hejma laborejo. Sed ankaŭ hejma oficejo ne estas tute senproblema.

Hejma oficejo estas laborejo en la propra domo. Kiu jen kaj jen vespere ankoraŭ forsendas poraferan retmesaĝon aŭ kiu sidas dum semajnfino profesicele hejme ĉe la komputilo, tiu ne jam estas hejma laboranto. Por vere havi hejman oficejon la labordonanto devas certigi ke la laboranto disponas pri ergonomia laborloko kaj ne eble nur sidas ĉe la kuireja tablo. Tio kompreneble necesigas havi hejme taŭgan sidlokon.

En Germanio laŭ aktuala studo de opiniesplora instituto ĉiu tria laboranto (35 procentoj) laboras jam tuttempe aŭ partatempe hejme. Tamen nur tre malmultaj laborantoj daŭre sidas ĉe la hejma komputilo. Eble nur ĉiu deka laboranto tie laboras dum kvar tagoj aŭ pli. Precipe la modernaj komunikiloj ebligas la hejman oficejon. Pere de helpa softvaro oni komunikas unu kun la alia, oni sinkronizas kalendarojn kaj interŝanĝas firmaajn dokumentojn. Danke al kompufonoj, porteblaj komputiloj kaj interreto kunlaborantoj povas ĉiam sekvi la kurantajn taskojn en ajna loko.

Precipe virinoj (49 procentoj) ŝatas labori de la hejma laborejo ĉar ili povas samtempe atenti pri siaj infanoj.  Sed ne nur patrinoj ŝatas la flekseblecon de la hejma laboro. Ankaŭ senpartneruloj kun hejmaj bestoj aŭ laborantoj kiuj ŝatas zorgi iom pli pri sia sano kaj kiuj tial volas pasigi sian iom pli longan tagmezan paŭzon en gimnastikejo ŝatas la eblecon havi la oficejon en la domo aŭ loĝejo.

Ekzistas diversaj motivoj kial iu ŝatas labori de la hejmo. Krom virinoj estas ĉefe profesiuloj inter 31 kaj 45 jaroj (48 procentoj) kaj pli aĝaj laborantoj ekde 46 jaroj (45 procentoj) kiuj preferus labori en hejma oficejo. Aliflanke viroj kaj pli junaj profesiuloj preferas labori kun siaj gekolegoj en la oficejo. Nur 38 procentoj de la viroj povas imagi labori tuttempe aŭ partatempe de hejma laborejo. La deziro labori de hejme ĉe kelkaj tamen estas tiel forta ke ili eĉ pretus rezigni pri certaj privilegioj kaj akceptus havi malpli da feriaj tagoj.

La hejma laborejo ofertas multajn avantaĝojn, tamen estas ne nur plifaciligoj de la vivo. La interagado kun gekolegoj povas kaŭzi problemojn. Modernaj komunikiloj ja bone helpas, sed la rekta kunlaboro kun gekolegoj signifas pli ol nur interŝanĝi informojn. En la oficejo la homoj daŭre komunikas: Oni demandas la gekolegojn kiel ili fartas, oni ricevas novaĵojn  pere de la "koridora radio" aŭ oni interparolas pri aktualaj projektoj en la tekuirejo. Per tio ekestas komuna sento kaj superrigardo kiu nur malfacile estas starigebla en hejma oficejo.

Aliflanke en la hejmo la laboranto konfrontiĝas kun multaj hejmaj taskoj ekster la profesia laboro. Tial necesas bona memdisciplino por labori sukcese de la hejmo. Ekspertoj konsilas starigi hejme fiksan laborlokon kaj fiksi sian laborhoraron. Oni ja povas uzi la liberecon de la hejma laboro kaj adapti sian tratagan procedon laŭ sia propra bioritmo. Helpas ankaŭ ritualoj por starigi laboretoson. Anstataŭ sidiĝi en piĵamo ĉe la skribotablo estas preferinde vestiĝi per oficeja vestaĵo antaŭ ol eniri sian hejman oficejon

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

  1. Kara amiko,
    dankon por tre interesaj artikoloj ... sed mankas al mi la voĉo. Posterous bedaŭrinde ne funkcias. Ĉu mi povas aŭskulti vin aliloke ?

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero