Lerni survoje


lerni_survoje.mp3Listen on Posterous

Kamionistoj ofte dum multaj horoj devas atendi kaj tamen povus profitige pasigi tiun tempon. Tion opiniis esploristoj de la universitato de Hagen en Germanio. Ili donacis al la kamionistoj porteblajn komputilojn de la tipo retlibro kune kun programaro por lernado. Lerni dum atendopaŭzoj nun plaĉas al la kamionistoj.

En la projekto pri survoja lernado partoprenas ankaŭ industriaj mekanikistoj kaj elektronikistoj en la unua lernojaro. Kion ili lernu dum tiuj paŭzoj survoje, tion la sciencistoj estis fiksintaj kune kun la labordonantoj. Estas temoj kiel protekto dum laboro, la demando kiel regi streson kaj konfliktojn, sana nutrado kaj korpa taŭgeco. Dum duona jaro ili devas ĉiusemajne solvi taskojn kaj plenumi malgrandajn testojn. Kompense ili rajtas alproprigi al si la komputileton.

En Germanio funkcias similaj projektoj jam ĉe universitatoj, en malsanulejoj aŭ en la aŭtomobila industrio. Ankaŭ ĉe la Germana Societo por Internacia Kunlaboro parto de la kunlaborantoj lernas per kompufono. Tie oni uzas la survojan lernadon por la pliklerigo de homoj en gvidaj pozicioj en evolulandoj.

Sur retpaĝaro kiu estas speciale preparita por kompufonoj tiu societo ofertas lernporcietojn. Partneroj en la projekto kiuj jam plenumis kurson pri mastrumado povas ensaluti kaj povas elvoki survoje mallongajn filmetojn kun ekzemploj el la praktiko, aŭ ili povas elvoki informajn tekstojn kaj krome ankaŭ podkastojn pri mastrumado de krizoj, daŭrigebla mastrumado aŭ pri la kunlaboro en virtualaj teamoj. Tio estas aldona oferto  per kiu la gvidantoj povas plikleriĝi kaj interŝanĝi spertojn tra la reto.

Bedaŭrinde en Afriko ofte la sendrata telefona reto ne funkcias sufiĉe bone kaj tiel la oferto estas uzebla nur en urbaj centroj aŭ en flughavenoj kie la infrastrukturo estas jam sufiĉe bona.

La Germana Societo por Internacia Kunlaboro ofertas ankaŭ malgrandan lernoludon: En Lima/Peruo en tiu ludo oni planas konstrui novan sunenergian centralon. La konstrueroj venas el Germanio, la produktado okazas en Hindio, la realigo en Lima. Celo de la ludo estas: gvidi la internacian teamon, elvojigi miskomprenojn, regi la kritikon kaj prepari virtualajn konferencojn. Tio kompreneble estas granda defio por la programantoj de tiu ludo, ĉar necesas solvi multajn didaktikajn demandojn.
---
Esperanto@Brazilo - 
http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA