Gajaj doktoroj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

gajaj_doktoroj.mp3Listen on Posterous
Estas ĝenerala konsento, ke hospitaloj estas malgajaj lokoj. Tie kuŝadas suferantaj homoj kaj laboras streĉitaj profesiuloj, kiuj penadas mildigi iliajn suferojn. Plej ofte, ili estas lokoj de doloro kaj malĝojo. Tamen... ĉu tio estas absoluta veraĵo?

Antaŭ kelkaj tagoj mi faris al mi mem tiun demandon, kiam mi vidis, en la koridoroj de hospitalo, kie mi laboras, trupeton de klaŭnoj en skandale koloraj vestoj, kun grandaj ruĝaj nazoj kaj strangaj haroj. Ili ne forte bruis, sed gaje salutis la flegistojn, la purigistojn kaj la kuracistojn, kiujn ili trovis survoje. Unu el ili alproksimiĝis, delikate ĉirkaŭbrakis min, donacis al mi etan broĉon (bluan kravateton) kaj deziris al mi feliĉan laboron. La surprizo estis al mi tre agrabla kaj vere kortuŝa. Tiun tagon mi laboris multe pli bonhumore kaj malpeze.

La "gajaj doktoroj" estas bela fenomeno, kiu komenciĝis antaŭ kelkaj jardekoj kaj atingis la tutan mondon. La pioniro estis israela kuracisto Shevach Friedler, kiu post sia diplomiĝo lernis klaŭnadon kaj mimikon en Parizo. La ĉefa ideo estas simple ludi, ŝerci kaj infanece amuzi la pacientojn. Komence oni laboris por infanoj, sed poste oni rimarkis, ke tia naiva gajeco helpas mildigi la suferadon ankaŭ de plenaĝuloj. En la jaro 1998 la usona furora filmo "Patch Adams" helpis popularigi la aferon. Nuntempe, en Brazilo, funkcias pli ol 500 trupoj de tiaj "gajaj doktoroj" – plej ofte volontuloj. La sukceso de tiu amuza tekniko estas tiel impresa, ke en universitatoj oni instruas klaŭnadon al kuracistoj kaj medicinstudentoj. Nuntempe okazas internaciaj kongresoj kaj similaj eventoj de medicinistoj por pritrakti la novan kuracmetodon.

Kompreneble, oni bezonas zorgan trejnadon. En hospitaloj oni ne rajtas  multe brui kaj atento pri higienaj normoj estas nepre necesa. Ludoj kaj ŝercoj devas obei certajn limojn, por eviti ian ajn materian aŭ psikologian riskon al pacientoj kaj laboristoj. Se oni agas kompetente, la rezultoj estas klaraj: malsanaj infanoj fariĝas pli aktivaj, kunlaboremaj, manĝemaj kaj akceptemaj fronte al necesaj ekzamenoj; familianoj de tiuj infanoj fariĝas pli bonhumoraj, esperplenaj kaj kunhelpas en la flegado; flegistoj kaj kuracistoj pli amike, bonhumore kaj  varmakore  traktas siajn pacientojn; teknikistoj, flegistoj kaj kuracistoj fariĝas pli kunlaboremaj kaj amikemaj inter si. Rektaj influoj je la sano de  pacientoj  estas klare dokumentitaj: mildigo de doloro, mildigo de angoro (ekzemple tuj antaŭ operacio), efika helpo por fari, ke infanoj restu tute senmovaj okaze de fakaj medicinaj ekzamenoj. Eksperimentoj pruvis, ke eĉ por faciligi artefaritan fekundiĝon ĝi montriĝis efika. Kaj dum flegado de sekse perfortitaj infanoj la klaŭna gajo multe helpas. Kaj plej grave:  feliĉigataj pacientoj prezentas pli bonajn reagojn laŭ klinika vidpunkto – eble pro influo je la imunosistemo.

Nun oni jam ne havas dubon: bona humoro kaj solidareco estas altvaloraj kuraciloj.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA