Kreskanta trezoro


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

kreskanta_trezoro.mp3Listen on Posterous

La enhavo de la interreto daŭre kreskas. Tio koncernas ankaŭ la esperantan parton de la interreto. Ĉio kio eniras la interreton tie restas preskaŭ neforigeble. Tion oni povas konsideri avantaĝo aŭ malavantaĝo. Rilate al la kreskado de la lingvo ĝi estas certe avantaĝo, ĉar per tio disponeblas ĉiutage pli da tekstoj, sondosieroj kaj filmetoj en Esperanto.

Tio alportas tamen du problemojn: Unue serĉanto devas entute trovi la novajn kaj malnovajn enhavojn kaj due necesas ordigi la enhavojn laŭ kvalito. Dum la serĉado estas unuavice teknika demando kiu estas ankaŭ bone solvebla per teknikaj rimedoj kiel la diversaj serĉ-robotoj, la klasifikado de enhavoj laŭ kvalitaj kriterioj estas sufiĉe granda tasko kiu apenaŭ estas plenumebla per aŭtomatoj. Oni bezonas homan forton por tiu ordiga kaj prijuĝa laboro.

Kaj kvalito ne estas io absoluta. Se iu certa enhavo estas bona kaj taŭga por iu uzanto, tio ne signifas ke ĝi estas same bona kaj taŭga por alia uzanto. Ni prenu la ekzemplon de aktualeco de enhavo: Oni ja povas aŭtomate ordigi enhavojn laŭ la dato de apero, sed tio ne signifas ke malnova enhavo malaktualiĝis. Precipe por uzantoj de Esperanto la aktualeco havas alian signifon ol ĝenerale: Por uzanto de Esperanto ofte la enhavo mem ne estas tiom grava kiel la lingvo en kiu ĝi estas esprimita, ĉar la ĉefa deziro de progresanto de la lingvo estas ricevi bonajn ekzemplojn de lingvouzo.

Progresantoj ja abundas en Esperantujo. Do estas granda bezono por enhavoj kiuj taŭgas por progresantoj. Provizi progresantojn per materialo kiu konformas al iliaj bezonoj tamen estas tre malfacila tasko. Se jam la novlernantoj de la lingvo ne estas uniformaj, la diverseco de interesoj  ĉe progresantoj estas ankoraŭ pli granda. Ne eblas produkti enhavojn laŭ la kriterio de taŭgeco por progresantoj, eblas nur poste prijuĝi certan enhavon ĉu ĝi estas rekomendinda por progresantoj.

La Esperanta Retradio ofertas tre vastan gamon da tekstoj kun sondosieroj el kiu sufiĉe granda parto ne jam malaktualiĝas  sed daŭre restas valora kiel materialo por progresantoj. Laŭ la aktuala stato estas jam pli ol 560 tekstoj kun sondosieroj. Tio estigas la taskon aldoni al la kutima programlisto diversajn kromajn listojn kiuj kunigas tekstojn ĉirkaŭ diversaj temoj aŭ temaroj. Ekzemple ekzistas jam sufiĉe multaj sonartikoloj kiuj pritraktas la temon "biciklo", sed ankaŭ estas granda kvanto da sonartikoloj kiuj temas pri lingvaj demandoj. Kaj estas eĉ novaj literaturaĵoj kiel "Serena el Kardoj" de Luiza Carol el Israelo.

La menciitaj listoj povas havi kelklinian priskribon de la koncerna sonartikolo kaj tiel la serĉanto de progresiga materialo povas pli facile trovi tion kio estas taŭga por la bezono de progresanto. La laboron de ellaborado de listoj kun priskriboj de la enhavo de sonaratikoloj ĉiu pvoas fari kaj publikigi tian liston en propra retejo. Necesos nur aldoni la rektan ligilon al la originala sonartikolo ĉe peranto.posterous.com/. . . (ekz. dolca-alternativo).

Mi pretas kunlabori tiurilate kun ĉiu serioza aktivulo. Tiel nia afero povas kreski kaj atingi novan ŝtupon de kvalito. Labori en tiu senco por Esperanto donas grandan kontentigon.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero