Indukta ŝargsistemo por elektraj aŭtobusoj


indukta_sistemo.mp3Listen on Posterous
Ŝargi sen ŝargokablo, kvazaŭ tra la aero - tio sonas kiel sciencfikcio. Sed kio funkcias ĉe elektra dentobrosoj, tio revoluciigu ankaŭ la enurban moveblecon. Sukcesa longtempa testo vekas la esperon ke la afero povus funkcii.

Ne estas nur malgranda jubileo, sed ĝi ja estas vere revolucia kun vido al medikonvena, enurba movebleco. Jam de dek jaroj en la italaj urboj Torino kaj Ĝenovo cirkulas entute 30 elektraj aŭtobusoj, kiuj estas altkapablaj kaj efikaj, ĉar iliaj plumbo-gelo-baterioj inter la veturoj ricevas ĉiam denove ŝargon. Tio okazas tute sen kablo kaj ankaŭ alisence tute sen tuŝkontakto, nome per indukta ŝargado. Ĉe tiu procedo la kurento transfluas de primara bobeno en la vetureja kovraĵo de la haltejo al riceva bobeno en la planka konstruaĵo de la aŭtobuso.

Estas germana firmao el Weil ĉe Rejno kiu disvolvis kaj instalis tiun teknikon. La procedo nomiĝas indukta energitransfluigo. Pro la mallonga regula ŝargado la baterio de la aŭtobusoj restas pli longe laborkapabla. Kaj entute pro tio la baterio povas estis malpli granda, malpli peza kaj pro tio ankaŭ malpli kosta. Krome laŭ indikoj de la produktanto la ĉela ĥemio de la baterio ne estas tiom forte ekspluatata, la oftaj mallongaj ŝargoj plilongigas krome la vivodaŭron de la kurento-rezervujo.

La aŭtobusoj ricevas kompletan reŝargon dum la nokto. Post tio la veturiloj kiuj havas elektran motoron  kun 162 ĉevalpovoj cirkulas ĉirkaŭ 200 kilometrojn tute sen rubgasoj tra la urbo. Dum la el- kaj enpaŝado de la pasaĝeroj ĉe la haltejoj la aŭtobusoj ĉiam ricevas mallongan ŝargon.

Momente la akirokostoj de la elektraj aŭtobusoj estas ankoraŭ pli altaj ol tiuj de dizelaj aŭtobusoj, sed laŭ studaĵo el Usono kie oni startis similajn projektojn kun indukta ŝargado, la kromaj kostoj repagiĝos post 4 jaroj.

La elektra aŭtobuso estas konsiderata promesanta trafikilo por la mallongdistanca trafiko, precipe pro ĝia elstara energibilanco kaj ĝiaj ecoj kiel nul-rubgasa veturilo. Kaj la simpla kaj efika rapidŝarga sistemo funkcias intertempe ankaŭ fidinde, kiel montras la ekzemploj el Torino kaj Ĝenovo
-- 

Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo

Comments

  1. Tre interesa. Sed la avantaĝo de la sistemo ĉefe estas la manko de tramaj dratoj, ĉar tiaj busoj ankaŭ ne produktas rubgasojn. La ĉefa demando do estas ĉu la energia efikeco (Eel/Een x 100%) pli grandas dratajn sistemojn.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero