Caravaggio vizitas Brazilon
Caravaggio vizitas Brazilon
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
caravaggio_brazilo.mp3Listen on Posterous |
See the full gallery on Posterous |
Fakte, Michelangelo Merisi (Caravaggio) estis pasia homo. Li naskiĝis en 1571 kaj ankoraŭ tre juna li eklernis pentrarton. Li estis tre impulsiĝema, kverelema, kolerema kaj aventurema kaj iom ofte enmetiĝis en stratajn luktojn kaj juĝakuzojn. Danke al protekto de riĉuloj kaj de kardinalo, li famiĝis kaj produktis multajn pentraĵojn je mendo de admirantoj. En la jaro 1606 li partoprenis duelon kaj mortigis homon, kaj devis forkuri por eviti arestiĝon. Lia forkurado daŭris ĝis 1610, kiam li mortis, tute sola. Do, apenaŭ 38-jara.
Inter la famekonataj verkoj de Caravaggio elstaras la Kapo de Meduzo. Temas pri absolute impresa bildo, pentrita sur lino kaj algluita al ŝildo el ligno, kun diametro de 44,68 centimetroj. Vi ĉiuj ja memoras pri tiu mitologia monstro. Ĝiaj haroj estis serpentoj kaj ĝia rigardo ŝtonigis homojn, kiuj aŭdacis rekte rigardi ĝin – kaj tio faris tre malfacila la taskon mortigi ĝin. Perseo, ido de Zeŭso, metis antaŭ ĝin sian perfekte poluritan ŝildon, tiel ke Meduzo devis spegule rigardi sin mem, kaj tio ebligis, ke li senkapigu ĝin. La pentraĵo de Caravaggio montras la kapon, tuj post la mortiga frapo, kaj la okuloj de Meduzo esprimas samtempe hororon kaj furiozon. Por tro sentemaj vizitantoj, eblas mildigi la terurajn konturojn de Meduzoper longa admirado de la “Meditado de Sankta Francisko”. Ĉi tie, ekstazo kaj transcendo kvietigas la koron kaj la menson.
La genieco de Caravaggio markis por ĉiam la historion de arto. Ĝi saltas trans jarcentojn kaj, en nia mondo de moderneco kaj teknologio, ĝi ankoraŭ emociigas kaj pensigas.
--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo
Comments
Post a Comment