La relativa facileco de Esperanto


relativa_facileco.mp3 Listen on Posterous
De kiam ekzistas Esperanto, de tiam daŭras la disputo pri ĝia facileco. Esperanto estas sendube pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, sed ĉu ĝi tial estas facila? Ho jes, certe al klera eŭroplingvano eblas  lerni la 16  bazajn regulojn de la esperanta gramatiko dum tre mallonga tempo, sed ĉu per tio oni jam povas diri ke oni akiras la lingvon? La gramatiko ja estas nur unu el pluraj faktoroj en la lernado de lingvo. Kaj eblas lerni lingvon eĉ sufiĉe flue sen studi la gramatikon. La gramatiko estas certe bona helpilo se oni komprenas ĝian strukturon, ĝiajn funkciojn, sed ĝi estas en plej bona kazo la skeleto de la lingvo. Ĝia karno estas la sonoj, vortoj kaj frazoj. Dum la gramatikon oni bone povas lerni per lernejeca instruado, la sonoj, vortoj kaj frazoj akiriĝas unuavice per  aŭskultado kaj parolado kaj duavice per legado kaj skribado.

Ĉiukaze la lernado de lingvo postulas daŭran kaj ripetan fortostreĉon kio ne nepre tuŝas la demandon de facileco aŭ malfacileco. Por lerni lingvon oni bezonas energion kaj certe ankaŭ inteligentecon. La energio venas el la motiviĝo. La motiviĝo decidas ĉu la lernanto sukcesas persisti en siaj klopodoj pri la akiro de la lingvo. Kaj jen la malforta punkto en la lernado de Esperanto kompare kun la aliaj lingvoj: Dum aliajn lingvojn oni lernas aŭ pro lerneja aŭ profesia premo aŭ pro restado en la koncerna lando, en la kazo de Esperanto mankas unuflanke la premo kaj aliflanke Esperantujo estas ankoraŭ tre malgranda kaj por multaj homoj ĝi ne estas sufiĉe interesa. Kaj la intervalo inter la baza lernado de la lingvo kaj la unua praktika uzado estas plej ofte sufiĉe longa kaj tiel multaj lernantoj de la lingvo perdas la intereson antaŭ ol ili atingas la necesan lingvonivelon por partopreni en la vivo de Esperantujo.Se oni prenas la ekzemplon de la angla lingvo, oni povas konstati ke en la komenco ĝi estas sufiĉe facila (almenaŭ por eŭroplingvanoj), sed ju pli oni progresas, des pli komplika ĝi fariĝas. Ĉe Esperanto bonŝance estas alia situacio: Ju pli oni lernas, des pli klara ĉio fariĝas. Sed tio ne signifas ke nun eblas haltigi la lernadon, tute male: Oni devas uzi la ŝparitan energion por lerni pli da detaloj en la praktika uzado de la lingvo. Nur tiam oni atingas lingvan nivelon kiu donas la pravigon por kredi kaj konvinkiĝi ke oni vere regas la lingvon.Por alveni je tiu nivelo necesas havi regulan kontakton - plej bone  ĉiutage - kun la lingvo. Tian ĉiutagan kontakton provizas la Esperanta Retradio. La tekstoj ne estas faritaj por esti facilaj, sed ili estas sufiĉe facilaj ke eblas kompreni ilin kaj tiel trovi motiviĝon por daŭre vivteni la kontakton kun la lingvo. Vi povas persisti kiel ni produktantoj de sonartikoloj persistas. Per persistado nia lingvo povas kreski.


--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero