Kongresaj Novaĵoj el Vjetnamio



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 463
2012-07-30


Enhavo:

  1. Du novaj Honoraj Membroj de UEA
  2. Alta vjetnama distingo al UEA

DU NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA

En la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis anoncita la decido de la Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA. Jen iliaj biografietoj.

HORI Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana Esperanto-Instituto kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis ĉefredaktoro de la organo de JEI, La Revuo Orienta, de 1995 ĝis 2008, kaj li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon Esperanto en Azio li redaktas ekde 2001. En LKK de la 92-a UK en Jokohamo (2007) li respondecis pri la gazetara servo. De 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado. Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj fakdelegito pri edukado. Li multe vojaĝis en Azio por instrui Esperanton kaj helpi lokajn klubojn.

En 2011 Hori ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro la diskonigado de la japana kulturo per prelegoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras la libroserio Raportoj el Japanio, en kiu aperis jam 14 volumoj ekde 1997. En 2004 li ricevis la Premion Ossaka de JEI. Li ankaŭ multe raportis en Interreto pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo en Japanio en marto 2011. Pri tiu temo li publikigis ankaŭ la libron Tertrema katastrofo de Japanio 2011. En 2009 kaj 2011 li ricevis la unuan premion en la literatura konkurso de JEI.


György (Georgo) NANOVFSZKY naskiĝis en 1942 kaj lernis Esperanton en kursoj de Julio Baghy kaj Alfonz Pechan. Ekzameniĝis pri lingva kapableco en 1958. Ekde tiam li aktivas movade kaj publikigas verkojn, artikolojn kaj tradukojn. Li estis prezidanto de Studenta E-Klubo en Budapeŝto 1958-1960 kaj kunorganizanto de la 51-a IFEF-kongreso en 1962 en Budapeŝto. De 1963 ĝis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo "Fajrero", vizitante la renaskiĝintajn klubojn en Siberio, Kaŭkazo, Leningrado kaj Irkutsk. Nanovfszky doktoriĝis pri ĝenerala lingvistiko en la Budapeŝta Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de UNCTAD en Ĝenevo 1982-85, ankaŭ reprezentante UEA ĉe UN en Ĝenevo. De 1983 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la revuo Planlingvistiko.

Kiel hungara ambasadoro en Moskvo 1992-98 Nanovfszky helpis reaktivigi la movadon en Moskvo kaj tutlande. Li estis profesoro de la Moskva internacia universitato JUSTO 1994-2011. En 1996 li doktoriĝis pri politologio en la Rusia Akademio de Sciencoj. Membro kaj profesoro de AIS li estas ekde 1998. De 1998 ĝis 2006 li estis prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio kaj komitatano A ĉe UEA. Kiel ambasadoro en Singapuro 2002-2005 li aktivigis lokajn esperantistojn organizante regulajn renkontiĝojn. Ekde 2007 li estas honora prezidanto de HEA.

ALTA VJETNAMA DISTINGO AL UEA

Unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado. 

La vicprezidentino de Vjetnamio kaj Alta Protektanto de la 97-a UK, s-ino Nguyen Thi Doan, enmanigis la medalon kun la akompana diplomo al prezidanto Probal Dasgupta.

La medalo kaj diplomo estos konservataj en la Centra Oficejo de UEA.

En aparta aranĝo post la inaŭguro ok esperantistoj ricevis la medalon "Por paco kaj amikeco inter popoloj" de la Vjetnama Unio de Amkicaj Organizaĵoj. Apud la prezidanto de UEA, prof. Probal Dssgupta, la medalo estis asignita al Ivanka Stojanova Kirĉeva (Bulgario), Baldur Ragnarsson (Islando), Hori Jasuo (Japanio), Usuda Reiko (Japanio),  Katalin Kovats (Nederlando), Saiki Akira (Japanio), Franciska Toubale (Aŭstarlio) kaj Probal Dasgupta (Hinda Unio).


-----

Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero