Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana...Ho ve! Plia perdo!



2012/7/7 Renato Corsetti <renato.corsetti@virgilio.it>
 

de: Carlo Sarandrea <c.sarandrea@tiscali.it>

Karegaj,


preter cxiu opinio, bedauro ktp pro la cxeso de la elsendoj de Radio
Vatikana per mezaj kaj kurtaj ondoj, necesas montri subtenon al la
E-elsendoj.

Nun cxiu auskultita elsendo estas precize enkalkulata en la statistiko, cxar
cxiuj E-elsendoj nun okazas nur interrete.

Do, se oni deziras ke konservigxu E-vocxo, mi invitas alklaki la ligilon al
la podkastaj elsendoj de RV.

Eble ilian enhavon oni sxatos, eble ne. Sed cxiuokaze mi invitas gustumi
gxin.

Parenteze: la realigantoj de tiuj elsendoj tute ne ricevas salajron: do, la
cxesigo de la elsendoj ne implicos personajn problemojn por ili. Por mi,
cetere, la malapero de tiuj elsendoj signifus pli da libera tempo. Sed kun
mia granda cxagreno, kiel esperantisto.

Morto de unu elsendo en E-o kuntrenis gxis nun morton de alia E-elsendo

Kial lasi morti esperantan vocxon kaj ne subteni agadon de esperantistoj?

Suficxas, por eviti malaperon, cxiun merkredon, jxaudon kaj dimancxon
alklaki en cxi tiu pagxo la lastan programon
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Poste ne diru, ke oni ne informis la esperantistaron.

Samideane
Carlo


--- 
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

  1. Oni tute ne bezonas elsendojn el la korupta, mezepoka, kontraŭjusteca Vatikano. Ju pli frue ĝi entute malaperos, des pli bona por la mondo.

    ReplyDelete
  2. La Esperanto-progamo de Radio Vatikana ne plu estas elsendata per mallongaj kaj mezaj ondoj. Tamen ĝi ankoraŭ aŭskulteblas per interreto.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA