Bicikle al la laborejo


bicikle_laborejo.mp3 Listen on Posterous

Kutime homoj kies laborejo troviĝas en distanco de pli ol 5 kilometroj prenas laŭeble publikan transportilon aŭ aŭtomobilon por veturi al la laborejo. Nur kelkaj esceptuloj tiucele uzas biciklon.

Unu el ili estas Bernhard Stauder en Wels, Supra Aŭstrio, kiu tretante en la pedalojn de sia biciklo je ĉiu labortago veturas al la laborejo en Linz. Por la 29 km li bezonas averaĝe 52 minutojn, se estas kontraŭa vento, la veturado daŭras 1 horon kaj 10 minutojn.  Li forlasas la hejmon je la 5:30, prenas porbiciklan vojon laŭlonge de la rivero Traun kaj do evitas la aŭtomobilan trafikon. Nur jen kaj jen kapreolo aŭ leporo transiras lian vojon. Tiu bela vojo sen trafiko estas vera bonŝanco.

Por hejmenveturi de Linz posttagmeze li ofte prenas alian, nome pli longan vojon por ĝui la belecon de la regiono. Tiel la vojlongo povas sumiĝi al 80 km, sed tiam li ja havas pli da tempo je dispono.Kompreneble la vetero ne ĉiam estas ideala por biciklado. Ĝi povas esti ekstreme malvarma aŭ malseka. Tiam Bernhard Stauder bezonas fortan motiviĝon por plenumi la bicikladon ankaŭ je tiaj tagoj. Sed la biciklado al li kaŭzas bonfarton. La ĉiutaga veturado al la laborejo per biciklo evoluis dum tri, kvar jaroj. Ĉiujare aldoniĝis kromaj kilometroj.

Ĉi-jare li atingos ĉirkaŭ 10.000 kilometrojn.  La afero al li iĝis aŭtomata. Dum malbona vetero necesas bone ekipi sin.  La alternativo estus sportumi vespere. Sed tio forprenus tempon por la familio kaj tio kompreneble estas evitenda. Tiamaniere li sportumas ĉiutage dum du horoj.Aldone al la bona efiko je la sano kaj la protektado de la medio la biciklado ŝparas ankaŭ monon. Kompreneble ankaŭ biciklado kostas monon, eĉ se oni komplete povas ŝpari benzinon. La biciklo mem ja kostas, ĝi bezonas priservadon kaj la biciklanto bezonas energion en formo de trinkaĵoj kaj manĝaĵetoj. Bernhard Stauder konsumas ĉirkaŭ 480 ĝis 700 kalorioj dum unu vojlongo. Kunkalkulite ĉiuj kostoj kune sumiĝas al 20 eŭrocendoj po kilometro.

Ankaŭ dum feriado Bernhard Stauder vaste uzas sian biciklon. Dum la edzino veturas per la aŭtomobilo, li veturas dum la duono de la tempo per la biciklo. Ĉi-jare ili ferios en Provence en Francio. Dum la hejmenveturo Bernhard Stauder en Svislando prenos sian biciklon el la aŭtomobilo kaj biciklos hejmen.En Aŭstrio ekzistas interreta platformo www.radeltzurarbeit.at en kiu entuziasmuloj por biciklado al la laborejo interŝanĝas ideojn kaj spertojn.

Embedded media -- click here to see it.



--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA