Argentina Kongreso de Esperanto


Argentina Esperanto Ligo anoncas la okazigon de Argentina Kongreso de
Esperanto de la 6-a ĝis la 7-a de oktobro 2012 en Bonaero, Argentino.

Kongrestemoj:
Esperanto kiel ponto al la paco, amikeco kaj evoluigo.
Regiona integriĝo: turismo kaj ekonomio.

Bonaera Esperanto Asocio estis akceptita kiel organizanta grupo.

Kadre de la Kongreso AEL okazigos sian Jaran Asembleon 2012

Aliĝkotizoj:

$AR 120  por aliĝoj antaŭ la 23a de aŭgusto
$AR 150  por aliĝoj post la 23a de aŭgusto
 
Kiel pagi? Peti informojn al: sekretario@esperanto.org.ar
 
Helpa fonduso: estas planata la starigo de helpa fonduso por subvencii
laŭbezone tute aŭ parte la vojaĝ- kaj restadkostojn en Bonaero de tiuj
enlandaj partoprenontoj, kiuj nepovante pagi siajn vojaĝbiletojn aŭ
gastiĝkoston, sufiĉe frue antaŭanoncu sian intencon partopreni kaj
petu helpon, ĉiam laŭ la efektive disponebla mono. Por gastigi ilin en
Bonaero la organiza komitato klopodos trovi adekvatan malmultekostan
loĝejon, aŭ eĉ, seeble, senpagan loĝejon.

Ĉiuj kiuj volas prelegi, proponi programerojn aŭ iel kunlabori estas
petataj kontakti nin kiel eble plej frue retpoŝte al
sekretario@esperanto.org.ar aŭ telefone al (011) 15 5061 0596.

Jorge Enrique Cabrera
sekretario@esperanto.org.ar

Comments

  1. Havu multajn partoprenantojn kun interesaj programeroj kaj diskutoj kaj ankaŭ sukcesan publikan laboron por altiri laŭeble multajn homojn por nia komuna lingvo!

    Ronaldo el Frankfurteto (Germanio)

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero