Tutmonda Tago Sen Tabakfumado


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

mondatago_tabakfumado.mp3Listen on Posterous
Malgraŭ konstantaj kampanjoj de Monda San-Organizo kaj de registaroj, la kutimo fumi tabakon ŝajne stabiliĝis en la tuta mondo. Proksimume 20 procentoj el la homaro fumas, kio signifas pli ol unu miliardon da homoj. Kvaroble pli da viroj ol da virinoj. Nuntempe, aperas pli forta tendenco inter junaj virinoj en Latinameriko, Eŭropo kaj dise en Azio – nome adoleskantinoj 13- ĝis 15-jaraĝaj. Tio estas vera tragedio, ĉar kalkuloj montras, ke tabakfumado rekte kaŭzas malsanojn, kiuj mortigas po ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj ĉiujare. Parte tio ŝuldiĝas al interveno de la industrio de produktado de fumaĵoj en la leĝaron de diversaj landoj.

Dum la pasinta jarcento, tabakfumado mortigis 100 milionojn da homoj. Laŭ antaŭkalkuloj, dum la 21-a jarcento eble tiu kvanto kreskos ĝis unu miliardo, se nenio nova okazos. Lastatempe oni aldonas al tiu kalkulo ne nur la fumantojn mem, sed ankaŭ tiujn, kiuj mem ne fumas, sed enspiras aliulan  fumon. Oni nomas tiujn "pasivaj fumantoj". Laŭ aserto de fakuloj, po 300 mil homoj mortas ĉiujare pro pasiva tabakfumado , inter kiuj 120 mil estas infanoj malpli ol 5-jaraĝaj.

La lastan 31-an de majo oni kampanjis per "Tutmonda tago sen tabakfumado". Ĝi estas laŭdinda kaj verŝajne apoginda iniciato. Statistikoj montras, ke dum tiu tago pligrandiĝas je 84 procentoj la interreta serĉado de informoj, flanke de fumantoj, pri la maniero liberiĝi de tia " ĥemia dependo". Ĉesigi fumadon, kiam tiu kutimo jam fariĝis "ĥemia dependo", ne estas facile. Ĝi postulas grandan volforton kaj disciplinon. Tabakfumado ne estas nur psikologia afero, kiel multaj homoj ankoraŭ supozas. Post iom da tempo, nikotino okupas ĥemiajn ligaĵojn en la cerbo, same kiel aliaj drogaĉoj, tiel ke subita ĉesigo kaŭzas grandajn turmentojn. Tamen, ĝi estas ebla, se oni konscience sin preparas por tio kaj uzas helpajn rimedojn.

Tamen, la granda armilo kontraŭ tabakfumado estas... prevento. En tia batalo, ĉiu homo povas helpi. Al infanoj kaj junuloj oni devas konstante sugesti, ke temas pri nepre evitinda danĝero. Edukado per ekzemploj estas plej efika. Studo jam montris, ke se unu el la gepatroj fumas, tiam ilia infano suferas pli altan riskon iam estonte fariĝi ankaŭ fumanto, kompare kun idoj de nefumantoj; se ambaŭ gepatroj fumas, tiam la risko duobliĝas!

Jam longe pasis la tempo, kiam tabakfumado estis ĉarma, eleganta sinteno. Ĝi male transformiĝis en tragikan epidemion. Rilate la Esperantistojn, ni memoru, ke Zamenhof mortis de kormalsano, antaŭ ol kompletigi sian 58-an jaron. Oni povas konjekti, dum kiom da pliaj jaroj Zamenhof vivus (kaj donus al ni pliajn geniajn verkojn), se li ne fumus. Tiutempe, la scienco ankoraŭ ne estis eltrovinta ĉiujn damaĝojn kaŭzatajn de tiu drogaĉo. Nuntempe, ni jam ne havas la senkulpigon de nescio.

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero