Subtenu! - Rekomendoj por la konferenco Rio+20



Agado de UEA ĉe la konferenco de UN pri daŭripova evoluo, Rio+20, junio 2012.

www.linguistic-rights.org/rio


Komenciĝis la tutmonda, tutpublika voĉdonado pri la rekomendoj por la konferenco Rio+20 :

http://vote.riodialogues.org

Jen niaj akceptitaj rekomendoj :


  1. Kategorio 'Arbaroj' : « Protektu lingvan diversecon por konservi la tradiciajn sciojn kaj subteni biodiversecon. »
  2. Kategorio 'Dauripova evoluo por elimini malricecon' :« Malpliigi malriĉecon per protektado (promocio, respekto) de biodiverseco, lingvaj rajtoj kaj interkultura dialogo per neŭtrala internacia lingvo. »


K i e l v o c d o n i ?


  • Enskribiĝo ne bezonatas ;
  • Simple iru al iu el la subaj pagoj (laŭ via preferata au pli bone komprenata lingvo – tamen, voĉdonu nur en 1 lingvo! ) ;
  • Klaku sur la kategorio-nomon (ekz : 'Forests', 'Sustainable Development for Fighting Poverty', 'Los bosques', 'Le développement durable pour lutter contre la pauvreté', ktp. – ĉi sube estas indikitaj la vizitendaj kategorioj, en kiuj niaj du rekomendoj enestas) ;
  • tiam malfermiĝas sub tio la listo de rekomendoj ;
  • trovu la indikitajn en la suba laŭlingva listo kaj klaku sur gin : en la kvadrateton eniros marko-signo de elekto (do tiel vi havos 2 markitajn temojn en la du kategorioj (po 1)


Voĉdonu en la sama lingvo por niaj du rekomendoj (1 kaj 2) akceptitaj por la tutmonda, senregistriga vocdonado :


- En la sekvaj lingvoj niaj rekomendoj aperas tiel :

1) Kategorio 'Arbaroj' :

« Protektu lingvan diversecon por konservi la tradiciajn sciojn kaj subteni biodiversecon. »

- angla | English:
http://vote.riodialogues.org/?l=en
Forests:
"Protect language diversity to preserve traditional knowledge and support biodiversity conservation."

- hispana | español (es):
http://vote.riodialogues.org/?l=es
Los bosques:
"Proteger la diversidad lingüística para preservar los conocimientos tradicionales y apoyar así la conservación de la diversidad biológica."

- franca | français (fr):
http://vote.riodialogues.org/?l=fr
Forêts:
"Protéger la diversité des langues pour préserver les connaissances traditionnelles et soutenir la préservation de la biodiversité."

- portugala | português (pt)
http://vote.riodialogues.org/?l=pt
Florestas:
"Proteger a diversidade linguística para preservar os conhecimentos tradicionais e apoiar a conservação da biodiversidade."

- Ĉina -
http://vote.riodialogues.org/?l=zh
- Araba -
http://vote.riodialogues.org/?l=ar



2) Kategorio 'Daŭripova evoluo por elimini malriĉecon' :


« Malpliigi malriĉecon per protektado (promocio, respekto) de biodiverseco, lingvaj rajtoj kaj interkultura dialogo per neŭtrala internacia lingvo. »

- angla | English:
http://vote.riodialogues.org/?l=en
Sustainable Development for Fighting Poverty:
"Reduce poverty by promoting biocultural diversity, linguistic rights, intercultural dialogue and by means of a neutral international language."

- hispana | español (es):
http://vote.riodialogues.org/?l=es
El desarrollo sostenible para luchar contra la pobreza:
"Reducir la pobreza mediante la promociónde la diversidad biocultural, los derechos lingüísticos, el diálogo intercultural y por medio del establecimiento de un idioma internacional neutro."

- franca | français (fr):
http://vote.riodialogues.org/?l=fr
Le développement durable pour lutter contre la pauvreté:
"Réduire la pauvreté en promouvant la diversité bioculturelle, les droits linguistiques et les dialogues inter-culturels par le biais d'une langue internationale neutre."

- portugala | português (pt)
http://vote.riodialogues.org/?l=pt
Desenvolvimento Sustentável para o Combate à Pobreza:
"Reduzir a pobreza pela promoção de diversidade biocultural, direitos linguísticos, diálogo intercultural e por meio de uma língua internacional neutra."

- rusa | ??-?????? (ru):
http://vote.riodialogues.org/?l=ru

cina - http://vote.riodialogues.org/?l=zh
kaj
araba - http://vote.riodialogues.org/?l=ar


Kiam vi elektis la du rekomendojn, vi iru al la suba parto de la pago, kie - se vi volas, por statistikaj uzoj - vi povas indiki vian landon, naskigjaron, cu vi estas virino au viro, sed ankau povas lasi tion sen indikoj. Fine, klaku sur la butonon « Sendi »

Stefano Keller, Estrarano de UEA - 2012 junio 06

=============================================

Karaj Esperantistoj,


Jhus komencighis la tutmonda, tutpublika vochdonado pri la rekomendoj por la konferenco Rio+20.

Du el niaj rekomendoj eniris la vochdoneblajn rekomendojn. El la po dek rekomendoj lautemaj, 3 pluiros al pli altnivela pritraktado.

Nun la tuta mondo povas facile vochdoni, sen neceso registrighi. Do, proporcie, ni bezonas nun multegajn subtenvochojn (pli ol por la antaua fazo) por niaj du rekomendoj, kiuj sukcesis eniri tiun chi etapon, por ke ili havu shancon esti inter la 3 elektotaj (au almenau unu el ili)!

Kaj nun la afero estas multe pli 'anonima', malpli informricha, char niaj rekomendo-tekstoj ne estas legeblaj en tiu tutpublika retpagho por vochdonoj, nur ties titolo (ech tio iom 'neutraligite'). Do la vochdonantoj ne povas scii, kiel la proponintoj eksplikis sian celon, kion enhavis la detaloj de iliaj rekomendoj, kiuj estis la argumentoj, ktp. , char ja legeblas nur unu frazo en la listo de rekomendoj, kio nur iomete malkahsas, pri kio en ghi vershajne temas.

Unu el niaj du sukcesintaj tekstoj jam ekzistas pdf-e, almenau tiujn ni povas diskonigi:

<http://www.linguistic-rights.org/stefano-keller/Biocultural_diversity_for_sustainable_development_Poverty_reduction_by_linguistic_rights_Intercultural_Dialogue_by_multilingualism_and_by_means_of_a_neutral_international_language_Stefano_Keller_Universala_Esperanto_Asocio.pdf>

mallonge. http://goo.gl/t6hpc

baldau aperos ankau la alia. Estus necese, ke en multaj blogoj (FB, ipernity, blogspot, ktp), retejoj, forumoj, ks, aperu tiuj tekstoj, por ke ili disvastighu rete, ankau guglo pli facile trovus ilin kiam oni serchas ion pri evoluo, au rilatan al 'Rio+20' (do ankau tiu 'shlosilvorto' estu en viaj publikajhoj) ktp.

Chiam aldonu ankau nian paghadreson:
http://www.linguistic-rights.org/rio/
http://www.droits-linguistiques.org/rio/
http://www.derechos-linguisticos.org/rio/

Sur ghi estas esencaj dokumentoj informoj pri niaj agado en Rio+20, atingoj en Bonn kaj aliaj rilatajhoj.

- Post via vochdono el via hejma komputilo, vi povus fari pliajn vochdonojn che geamikoj, en via oficejo, laborejo, en internetkafejo, per via poshtelefono (ifono, samsung, ktp), per via portebla komputilo el alia retkonektigho,  ktp...

Petu ankau viajn geamikojn vochdoni por lingvaj rajtoj, kultura diverseco, biodiverseco, por neutrala internacia lingvo, Esperanto.

Aldone (se via retlisto permesas ricevi ghin): la informilo, kiun mi jhus finpretigis por tiu vochdonado, pdf-e kaj nurtekste. Ili atingeblas ankau rete:

<http://www.lingvaj-rajtoj.org/rio/Komencighis_la_tutmonda_tutpublika_vochdonado_pri_la_rekomendoj_por_la_konferenco_Rio+20.pdf>

mallonge: http://goo.gl/iTKz6

NurTeksta versio:

<http://www.lingvaj-rajtoj.org/rio/Komencighis_la_tutmonda_tutpublika_vochdonado_pri_la_rekomendoj_por_la_konferenco_Rio+20--tekstaversio.txt>

mallonge: http://goo.gl/u9ofe

Bonvolu informi min, se mankus ia indiko, kio povus plifaciligi la vochdonadon, au se io ne estas sufiche klara en miaj informoj!

La etnolingvajn erojn el miaj klarigoj vi povus uzi por plusendo al viaj samlingvanoj au al viaj tiulingvaj konatoj, iel tiel citante, uzante nur tiun eron, ekz.:


- hispana | español (es):
El desarrollo sostenible para luchar contra la pobreza:
"Reducir la pobreza mediante la promociónde la diversidad biocultural, los derechos lingüísticos, el diálogo intercultural y por medio del establecimiento de un idioma internacional neutro."

Urghe bezonatas la versioj  c h i n a  kaj  a r a b a !

china - http://vote.riodialogues.org/?l=zh
araba - http://vote.riodialogues.org/?l=ar

Dankon por chiu subteno! Per via ago vi ne nur subtenos UEA-n kaj Esperanton, nian agadon en Rio, sed vi esprimos vian subtenon al pli justa mondo.

amike,
Stefano


- - -   Stefano Keller   Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj   http://www.uea.org/kiu/estraro.html   http://www.uea.org/vikio/Eksteraj_Rilatoj_de_UEA   . . .   Chefreprezentanto de UEA   che Unuighintaj Nacioj en Ghenevo   http://www.lingvaj-rajtoj.org   http://www.youtube.com/EsperantoTv   http://www.youtube.com/LinguisticRights   http://www.lingvaj-rajtoj.org/stefano-keller/   . . .   Sekretario de  http://www.svisa-esperanto-societo.ch   - - -   
...
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA