Nova metodo de sentoksigado el nikotino


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

magneta_stimulado.mp3Listen on Posterous

Tre kuraĝigaj esploraj rezultoj

Traktadoj per profunda magneta stimulado pruvis havi esceptajn 40 procentojn de sukceso en ĉesigo de fumado. Tion montras la provizoraj rezultoj de nova israela esploro, kiu ekzamenas tiun ĉi novan metodon de sentoksigado. Oni faras tiajn traktadojn per helpo de aparato simila al kasko transdonanta al la cerbo, per magneta kampo, malfortajn elektrajn kurentojn, kiuj aktivigas la nervan sistemon. La profundan magnetan stimuladon akompanas ankaŭ aŭskultado de laŭtaj voĉoj dum la tuta traktado.

Oni faras tion, kiam la pacientoj estas plene konsciaj, kontraste al la tre pridiskutata kaj ege problema rekta elektra stimulado de la cerbo, kiu nepre postulas ĝeneralan anestezon. La metodo de profunda magneta stimulado montriĝis efika por kuraci depresion, dependecon de drogoj kaj alkoholo. Jam du jarojn kaj duonon, israelaj esploristoj eksperimentas tiun ĉi metodon sur sanaj pacientoj, pli ol 18-jaraĝaj, fumantaj pli ol 20 cigaredojn tage.

Dum du semajnoj kaj duono oni ĉiutage submetas la pacientojn al serio da 13 traktadoj per profunda magneta stimulado, ĉiu el ili 12 minutojn longa je 10-Herca povo. Dum la sekvanta monato ili submetiĝas al aldonaj ses traktadoj. Antaŭ ĉiu konekto al la aparato, ili restadas iom da tempo en ĉambro kun fumo de cigaredoj, kiu vekas la impulson de fumado ĝuste antaŭ la planita traktado.

La nova aparato por profunda magneta stimulado ebligas al la magneta kampo penetri ĝis profundeco de 3-4 centimetroj kompare al la antaŭaj 1-2 centimetroj. La medicina centro de la Tel-Aviva universitato respondecas pri tiu ĉi esploro sub la rigora kontrolo de la ministerio pri sano.

Laŭ ĝisnunaj publikigitaj rezultoj, oni povas konkludi, ke la profunda magneta stimulado tre signife reduktis la impulson fumi kaj draste malpliigis la kvanton da cigaredoj ĉe la pacientoj, kiuj daŭrigis la fumadon. Kompare al la kontrolgrupoj uzantaj aliajn metodojn de sentoksigado, la grupo traktita per profunda magneta stimulado montris nekontesteble altajn procentojn de sukceso (vidu la supran tabelon).

Ĉi tiu metodo estas neinvadema kaj ne postulas uzon de medikamentoj, kiuj havas konatajn malagrablajn kromefikojn. Tamen, ankaŭ la profunda magneta stimulado havas kelkajn malgrandajn kromefikojn, kiel malpezajn kapdolorojn kaj naŭzojn, sed ne estas evidentaĵoj pri ilia ripetiĝo kaj pri iuspecaj damaĝoj.

La venonta fazo de la esploro celos ekzameni la sukceson de la metodo ankaŭ por pli longaj periodoj, t.e. duonjaro kaj pli.

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA